Ni renovigas Intere.sen!

Pro tio okazos malŝaltoj de kaj ŝanĝoj en la retejo. Ni esperas ke tio servos al ĉiuj uzantoj kaj ke vi povas elteni la malŝaltojn.

La administrantoj


Kio estas Intere.se?

Reteja kunlaborejo.

Posedata kaj funkciigata de Sveda Esperanto Federacio ĉefe por siaj membroj kaj funkciuloj. Post la Skandinava Kongreso en 2018, ĝi ankaŭ servas Nordian kunlaboron.

Kiuj povas uzi Intere.sen?

La servo ĉefe direktas sin al svedaj kaj nordiaj esperantistoj kaj funkciuloj, sed iu ajn esperantisto kiu agadas kaj volas lokon por kunlabori grupe aŭ trovi kunlaboremulojn estas bonvena.

Kiuj servoj troviĝas en Intere.se?

La ĉefa servo estas la Diskutejo kiu estas foruma servo kie eblas diskuti laŭ diversaj temoj.

En la Diskutejo eblas diskuti, sed ankaŭ sendi dosierojn kaj bildojn kaj baloti.

Momente troviĝas Nordia kunlaboro, funkciula diskutejo de SEF kaj ankaŭ subforumoj de Faka agado.

Membroj povas peti disvastigon de la forumaro, tiel ke eblas por kluboj aŭ aliaj organizoj havi propran subforumon por siaj specifaj diskutoj.