Pro teknikaj problemoj la interna mesaĝa sistemo momente ne funkcias.

Vespere la 31an de Oktobro ĝi subite komencis malfunkcii. Ĝisdatigo paneis la tutan retejon, do ĝi momente estas malinstalita dum administrantoj provos kompreni kiel solvi la problemon.

Tamen, laŭ nia kompreno la servo ne estis vaste uzata. Do, supozeble ne tro ĝenas la laboron. Ja troviĝas aliaj kanaloj.

Vi devas peti de ni krei konton por vi

Pro daŭra misuzo de malseriozuloj, ni devis malŝalti la servon mem krei sian konton.

Grava mesaĝo kaj postuloj - bonvolu legi zorge!

Ni akceptas seriozulojn kiuj aktivas en kaj por Esperanto. 

Ni kreis Intere.se por havi Kontantan Kongreson kie povas aktivuloj renkontiĝi. Ni postulas konduton de la membraro kvazaŭ ni estas en fizika kongreso.

Ni postulas ke vi uzu vian propran plenan nomon dum la registriĝo. Se vi estas konata en la movado sub alia nomo ol via oficiala nomo, bonvolu uzi la kaŝnomon interkrampe kune kun via korekta nomo. Nur la administrantoj por Intere.se havas fantaziajn nomojn.

Ni celas krei retejon kiu povas servi kiel kunligilo inter aktivuloj en Esperantujo. La enhavo ĉi tie estas kunlaboro. Do, ne ekzistas "sekretarioj" kaj administrantoj kiuj kreas enhavon. Vi estas petata aktivi.

Se vi ne intencas sekvi la postulojn kaj/aŭ respekti Intere.se kaj ties membrojn, bonvolu ne membriĝi.

 

GDPR

Ni nur konservas tiujn personajn detalojn en nia datumbazo kiujn vi mem aldonis. Normale tio estas kvar eroj: via nomo kaj retpoŝtadreso, via ensaluta karesnomo kaj via pasvorto. Eblas aldoni pliajn detalojn en la persona profilo, sed pri tio ĉiu uzanto mem decidas.

Intere.se estas memstara servo de SEF (Sveda Esperanto-Federacio) por esperantistoj kiuj interesiĝas kunlabori por, per kaj pri Esperanto. Nek SEF nek la administrantoj uzas la personajn detalojn por iu ajn kialo krom rekta kontakto kun uzantoj pro administraj kialoj. Ni neniam disdonos viajn detalojn al iu ajn. 

 

Kio estas Intere.se?

Reteja kunlaborejo.

Posedata kaj funkciigata de Sveda Esperanto Federacio ĉefe por siaj membroj kaj funkciuloj. Post la Skandinava Kongreso en 2018, ĝi ankaŭ servas Nordian kunlaboron.

Kiuj povas uzi Intere.sen?

La servo ĉefe direktas sin al svedaj kaj nordiaj esperantistoj kaj funkciuloj, sed iu ajn esperantisto kiu agadas kaj volas lokon por kunlabori grupe aŭ trovi kunlaboremulojn estas bonvena.

Kiuj servoj troviĝas en Intere.se?

La ĉefa servo estas la Diskutejo kiu estas foruma servo kie eblas diskuti laŭ diversaj temoj. Momente troviĝas Nordia kunlaboro, funkciula diskutejo de SEF kaj ankaŭ subforumoj de Faka agado. Membroj povas peti disvastigon de la forumaro, tiel ke eblas por kluboj aŭ aliaj organizoj havi propran "ĉambron" por siaj diskutoj.

En la Diskutejo eblas diskuti, sed ankaŭ sendi dosierojn kaj bildojn kaj baloti.

Ĉi tie ekzistas ankaŭ ensistema servo kie oni povas sendi mesaĝojn rekte al la membroj. Per Rapidmesaĝoj eblas kontakti membrojn nur konante ties nomon. 

Por estrara laboro ni ankaŭ havas servon por prilabori projektojn kaj taskojn.