Vi devas peti de ni krei konton por vi

Pro daŭra misuzo de malseriozuloj, ni devis malŝalti la servon mem krei sian konton.

Por peti konton, uzu la adreson reto (ĉe) esperantoforbundet (punkto) se. Menciu vian propran nomon kaj deziratan ensalutnomon. Vi ricevos mesaĝon ke vi povos ensaluti. Dum la unua ensalutado, vi devas krei pasvorton.

 

Grava mesaĝo kaj postuloj - bonvolu legi zorge!

Ni akceptas seriozulojn kiuj aktivas en kaj por Esperanto. 

Ni kreis Intere.se por havi Kontantan Kongreson kie povas aktivuloj renkontiĝi. Ni postulas konduton de la membraro kvazaŭ ni estas en fizika kongreso.

Ni postulas ke vi uzu vian propran plenan nomon dum la registriĝo. Se vi estas konata en la movado sub alia nomo ol via oficiala nomo, bonvolu uzi la kaŝnomon interkrampe kune kun via korekta nomo. Nur la administrantoj por Intere.se havas fantaziajn nomojn.

Ni celas krei retejon kiu povas servi kiel kunligilo inter aktivuloj en Esperantujo. La enhavo ĉi tie estas kunlaboro. Do, ne ekzistas "sekretarioj" kaj administrantoj kiuj kreas enhavon. Vi estas petata aktivi.

Se vi ne intencas sekvi la postulojn kaj/aŭ respekti Intere.se kaj ties membrojn, bonvolu ne membriĝi.

 

GDPR

Ni nur konservas tiujn personajn detalojn en nia datumbazo kiujn vi mem aldonis. Normale tio estas kvar eroj: via nomo kaj retpoŝtadreso, via ensaluta karesnomo kaj via pasvorto. Eblas aldoni pliajn detalojn en la persona profilo, sed pri tio ĉiu uzanto mem decidas.

Intere.se estas memstara servo de SEF (Sveda Esperanto-Federacio) por esperantistoj kiuj interesiĝas kunlabori por, per kaj pri Esperanto. Nek SEF nek la administrantoj uzas la personajn detalojn por iu ajn kialo krom rekta kontakto kun uzantoj pro administraj kialoj. Ni neniam disdonos viajn detalojn al iu ajn. 

 

Ĉu vi jam havas konton?

Bv ensaluti ĉi-sube.