Bonvenon al la Diskutejo!

La celo estas ebligi kunlaboradon kaj interagadon por la membraro. Ni ne volas krei tutan regularon, sed certe bezonatas kelkaj gvidlinioj.

En la Ĝenerala forumo kun Libera forumo ktp, vi povas imagi ke vi estas en 'Interkona vespero'. Agu laŭe.

En Organiza agado kun subforumoj por en- kaj interorganiza kunlaboro, vi povas imagi ke vi estas en kunsido. Agu laŭe. 


Kiel kaj kial danki?

Bonvolu eviti mallongajn noticojn nur havante informojn kiel "ankaŭ mi", "bone", "dankon" aŭ simile.

Por danki, uzu la funkciojn de la Diskutejo. Vi povas DANKI pro specifaj noticoj, aŭ doni ĝeneralan KARMON al aliaj membroj. (Ne, vi ne povas doni al vi mem...) Karmo valoras, ĉar vi ne havas senfinan kvanton. Devas pasi minimume ses horojn inter ĉiu karma donaco.

KIEL DONI BONAN KARMON

Espereble vi ofte volas danki membron ĉar tiu simple estas bonkora, kuraĝa, afabla, sindona aŭ/kaj mojosa. Vi povas doni bonan Karmon al tiaj individuoj per la eta verda pluso en ties Profilo. La profilon vi vidas flanke de ĉiu notico en fadenoj. Karmo estas multe pli videbla ĉar ĝi restas en la profilo kaj sekve estas videbla "poreterne".

KIEL DANKI

Se vi volas danki pro specifa kialo, pro bona skribaĵo, bona ideo aŭ alia laŭdenda afero kio okazis en specifa notico, vi povas uzi Dankon en tiu sama notico. Butono por tio vi trovas en ĉiu notico, sub la teksto. Klaki 'Dankon'. Sub la notico vi poste trovos vian nomon. Tie via danko restas "poreterne".


 Kiel 'maldanki'?

Bedaŭrinde ni ne ĉiuj ĉiam estas bonaj amikoj. Povas eĉ esti ke iu agas en maniero kio malhelpas la ĝeneralan celon de la Diskutejo. En tia kazo vi havas tri ĉefajn eblecojn:

  • Vi povas doni malbonan Karmon per la minusa butono en la profilo.
  • Vi povas peti kafpaŭzon.
  • Vi povas raporti la ofendanton al la administrantoj
DONI MALBONAN KARMON

Same kiel bona Karmo, eblas doni malbonan. Klaku la ruĝan minusan butonon en la profilo de tiu kiun vi volas puni. Uzu por ĝenerala signalo al tiuj kiuj vere ne scias kiel bone konduti ĉe kongreso.

MENDI KAFPAŬZON

Se vi pensas ke specifa fadeno fiaskis pro luktoj kaj flambatalo, vi ne devas eniri la batalon. Vi simple skribu ekz. "Mi volas teon kaj cinaman kukon." Tio estas signalo al la plej laŭtvoĉaj luktantoj ĉesi. Se almenaŭ 3 diversaj homoj reagis tiel ene de 48 horoj, la luktantoj estas petataj ne plu respondi en tiu fadeno dum 48 horoj. Tiel aliaj havas la eblecon savi la temon.

RAPORTI FIAN NOTICON

Se nek malbona karmo aŭ paŭzopetoj funkcias, vi povas raporti la fiulon al la administrantoj. Eblas aŭ moderi la noticojn de ofendanto, aŭ eĉ tute forbari dum tempo aŭ eĉ eterne se temas pri gravaj problemoj. Kompreneble raportado en si mem povas esti rigardata kiel malbona konduto, do uzu la trian eblecon atenteme kaj serioze. Tiu kiu troe raportas povas mem esti forbarita se tiu ĝenas la administrantojn per oftaj kaj malgravaj atentigoj.


Kio estas Kafpaŭzo? 

Ĉiu debato en forumo povas ekflami al batalo. Vi havas la potencon fini ilin.

Por eviti "flambatalojn" eblas por membroj kiuj ne apartenas al la batalantaro reagi sen fariĝi parto de la batalo. Per simpla mendo de io trinkebla sen aŭ kun manĝeblaĵoj, vi diras "HALTU".

Se minimume tri diversaj membroj reagas per kafpaŭza mendo en la sama fadeno ene de 48 horoj, la batalantoj estas per tiuj mendoj petataj fini sian lukton kaj foriri de la diskuto dum la sekvaj 48 horoj. Ili rajtas legi, sed ne respondi. Tiel la nebatalantoj povas aŭ fini la diskuton en pli orda maniero, rekapti la temon aŭ simple lasi la fadenon perdiĝi.

Se batalantoj ne foriras, aŭ simple daŭrigas la lukton post la 48-hora paŭzo, eblas denove mendi kafon aŭ teon. Aŭ are malbonkarmigi ilin. Aŭ raporti al administranto. Aŭ lasi ilin batali, ĉar espereble ili tiam ne havas tempon detrui aliajn diskutojn. La komunumo rajtas decidi, sed administranto povas forbari individuojn kiuj ne povas agi ene de la limoj de normala interhoma konduto.


Kia konduto estas raportinda al administrantoj?

Ĝenerale, oni povas konstati ke devas esti sufiĉe da 'plafona alteco' por vigla diskuto. Se vi mem diris ion stultan, eble vi ne surpriziĝu se iu reagos. Tamen, kelkaj individuoj estas iom pli koleremaj ol aliaj. Kie oni metu la limon?

DEPENDAS DE CIRKONSTANCOJ

Depende de la temo, la ĝenerala sinteno inter la debatantoj kaj grado de ofendemo ĉe la membroj. Ni ĉiuj scias ke kelkaj individuoj pli ofte ol aliaj skribas unue kaj ekpensas poste. Agu laŭ via konscienco. Malbonkarmigi kaj kafpaŭzpeti antaŭ raporti, tiel ke la luktantoj havas ŝancon retiri hastajn vortojn.

SPAMADO, NETEMAJ TRUDMESAĜOJ AŬ KRIMAĴOJ

Tiuj estas ĉiam kaj tuj raportindaj.

 


Legi novajn noticojn sen ensaluti - ABONI

Vi ne devas ensaluti ĉiutage al la Diskutejo por ekscii ĉu okazis io. Vi povas ABONI interesaĵojn.

En ĉiu tavolo/nivelo de la foruma arba strukturo vi trovas butonojn nomatajn "Aboni". Eblas aboni tutajn subforumojn, specifajn subsubforumojn aŭ eĉ specifajn fadenojn.

Vi povas vidi en via diskuteja Profilo, kiujn temojn vi abonas. Tie eblas malaboni se vi perdis vian intereson.


Mia Diskuteja Profilo

Ĉiu uzanto povas mem mastrumi la informojn pri si mem.

Vi povas aldoni subtekston al ĉiuj viaj noticoj; "parafo".

Vi povas entajpi nomojn en aliaj retservoj kiel Skype, MSN Messenger k.s..

Vi eĉ povas alŝuti propran bildon kiel AVATARO. La bildo estu maksimume 750 kb granda. Se vi ne havas propran bildon eblas elekti inter kelkaj pli amuzaj ol la defaŭlta blua ombro. NEPRE: Ne forgesu rulumi suben post elekto de propra bildo. Vi devas KONSERVI ĝin per butono plej sube en la paĝo.