Esperanto-sveda vortaro

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #619 de Andreas Nordström
Respondita de Andreas Nordström en temo Esperanto-sveda vortaro
Mi ja provis ĉi-tiun semajnfinon komenci fari HTML-Javascript-bazitan program por komposti la vortaron por la papera versio. Mi i.a. esploris la plej endan trajton de tia programo: ke ĝi ne disskribu dikan tekston – la serĉvortoj kiuj troviĝas ene de artikolo ja devas resti nedisskribitaj. Mi sukcesis. Per la programo oni ankaŭ povos havi supre-de-paĝo-kapvortojn kaj la tuta kompostado fariĝas aŭtomate. Oni nur devas kontroli la disskribitajn vortojn (ĉar foje disskribo dependas de semantiko) kaj iuloke mane ŝanĝi la supre-de-paĝo-kapvorton, se ĝi ne taŭgas. Mi post iom da tempo metos ĉi-tie ligilon al demo de la programo. Vi ne devas atendi mian programadon antaŭ ol komenci tajpi, nur iel distingigu la serĉvortojn de la ceteraj, ekz. farante ilin en dika stilo.

/Andreas

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #620 de Olof Pettersson
Respondita de Olof Pettersson en temo Esperanto-sveda vortaro
Kian formaton havos la rezulto, la materialo? Chu XML? HTML? Richa teksto? Chu eblos konversi inter la entajpita teksto kaj ekz. "bele formatita PDF"?

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #621 de Andreas Nordström
Respondita de Andreas Nordström en temo Esperanto-sveda vortaro
La rezulto estos en HTML kaj nur celita por fari la PDF:on, kiun Kava-Pech bezonas.

/Andreas

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #622 de Anna Ritamäki-Sjöstrand
Respondita de Anna Ritamäki-Sjöstrand en temo Esperanto-sveda vortaro
Mi mem estas nur uzanto de vortaroj, neniel spertulo, sed mi scias ke ekestis vortara laborgrupo por finna-esperanto-vortaro antau pluraj jaroj, kaj ke vershajne povus utili konsiloj de tiu grupo. Chu estus utile provi alvoki ekz. Harri Laine de tiu grupo por partopreni la diskuton pri la sveda. Li bone scias la svedan lingvon, kvankam ne denaske (kiel mi), do flue komprenas. Li ankau estas akademiano.

Alia konsultinda persono vershajne estus Eckhard Bick. Se mi bone komprenas la celon de intere.se (ke ghi celas ankau fortigi la Nordian kunlaboron por fortigi tiel la Svedian movadon) estus bone se tiaj personoj alighus al intere.se, sed certe simpla konsultigho per retpostho estas pli malaltsojla ol instigo al partopreno chi tie.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #623 de Anna Ritamäki-Sjöstrand
Respondita de Anna Ritamäki-Sjöstrand en temo Esperanto-sveda vortaro
Cetere, tiu grupo vershajne vere bezonas inspirighon por daurigi sian laboron ... lau mia sperto vidi aliajn solvi similajn problemojn kaj vere agi estas agoinstige.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #631 de Andreas Nordström
Respondita de Andreas Nordström en temo Esperanto-sveda vortaro
Nun kruda versio de la vortarformatiga programo estas preta:
www.esperanto-gbg.org/eldona/ordbok/ordboksformaterare.html
B.v. testi ĝin! Ĉu vi pensas ke ĝi povus esti uzebla por desajni la vortaron de Roland?

/Andreas
La jena(j) uzanto(j) dankis vin: Olof Pettersson

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.090 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo