Esperanto-sveda vortaro

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #632 de Olof Pettersson
Respondita de Olof Pettersson en temo Esperanto-sveda vortaro
Ho, impresa! Sed kiel funkcios ret-serĉebla versio? Ĉu iel simile al reta PIVo, aŭ ĉu simple la aktuala paĝo kun la serĉita vorto montriĝas?

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #633 de Andreas Nordström
Respondita de Andreas Nordström en temo Esperanto-sveda vortaro
Dankon! Sed ĝi ja estas celita nur por desajni la paperan version. Retan version faru iu alia. ;)

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Leif Nordenstorm
  • Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Fojfoja diskutanto
  • Fojfoja diskutanto
Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #637 de Leif Nordenstorm
Respondita de Leif Nordenstorm en temo Esperanto-sveda vortaro
Mi ege dankas por via laboro, Andreas. Mi iom eksperimentos pri la retpaĝo, kaj poste pli multe komentos.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Leif Nordenstorm
  • Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Fojfoja diskutanto
  • Fojfoja diskutanto
Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #644 de Leif Nordenstorm
Respondita de Leif Nordenstorm en temo Esperanto-sveda vortaro
Nun mi skribas ĉefe al Martin Häggström kaj al Anders Sundman, kiuj ambaŭ skribis ke ili pretas kunlabori pro la tajpado de la vortaro. (Mi tamen skribgas publike en intere.se por allogi pliajn kunlaborantojn.)
Andreas Nordström ĉi-supre prezentis programon, per kiu ni povos fari la paĝojn de la vortaro. La programo de Andreas tamen estos helpo al ni en la fino de la procezo. Mi proponas ke ni nun komencu la laboron enskribi la materialon de Roland. Unue ĉiu el ni skribu 5-10 paĝojn. Poste ni diskutu la rezulton. Mi volas tamen jam nun prezenti kelkajn principojn.
1 Ni skribu plenajn vortojn por faciligi la uzon de la vortaro en komputila versio.
Do ni skribu:
publici publicera, offentliggöra
publicado publicering
publicaĵo publikation
publicisto publicist; aŭtonoma publicisto frilansjournalist
(Observu ke "aŭtonoma publicisto" venos post "publicisto" kaj post punktokomo(;), ĉar ĝi estas esprimo enhavanta la tutan vorton "publicisto".
"Publicaĵo" male estas sur alia linio, ĉar ĝi enhavas la tute saman vorton.

Do, ni NE skribu:
public.i publicera, offentliggöra; -ado publicering; aĵo publikation; -isto publicist; aŭtonoma -isto filansjournalist.

2 Uzu dikajn literojn por la serĉvorto. Uzu kursivajn literojn por la lingvistikaj priskriboj, ekz z por zoologia vorto. Ni uzu la samajn mallongigojn kiel faris Roland.

3 Vi, Anders, skribis ke vi ne havas supersignitajn literojn en via komputilo. Vi havas plurajn eblecojn.
a Uzu la programon Esperanta konvertilo: www.esperanto.mv.ru/Ek/

b Unue skribu la tekston per x-kodo (sx anstataŭ ŝ k.t.p.) Poste enigu la tekston en konvertilo: www.esperanto.be/konvertilo.php Post tio, faru dikajn kaj kursivajn vortojn.

c Simple skribu sx Sx k.t.p. Ni povos ŝanĝi poste.

d Nepre ne kopiu kaj engluu ĉiu supersignita litero unuope. Tio estos laborego!

e Se vi bezonos helpon trovi bonan solvon, kontaktiĝu kun mi.

Mi cetere proponas ke ni komencu per kelkaj literoj, kiuj estas en bona ordo en la manuskripto de Roland:

Mi (Leif) komencos per P.
Martin komencos per U.
Anders komencos per Z.

Mi aldonas la dosierojn, kaj ni komencu!
Mi eldonas ankaŭ netskribaĵon, kiun mi faris pri la komenciĝo de la litero P, por ke vi komparu. Mi aldonas ankaŭ fotojn de paĝoj en german-sveda kaj angl-sveda vortaroj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #645 de Martin Häggström
Respondita de Martin Häggström en temo Esperanto-sveda vortaro
Mi komencos per U.
Martin

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 2 monatoj #651 de Anders Sundman
Respondita de Anders Sundman en temo Esperanto-sveda vortaro
Bone.
Pri supersignitaj leteroj, mi solvis tion.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.108 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo