Esperanto-sveda vortaro

  • Leif Nordenstorm
  • Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Fojfoja diskutanto
  • Fojfoja diskutanto
Pli
antaŭ 7 jaroj 3 monatoj #588 de Leif Nordenstorm
Esperanto-sveda vortaro estis kreita de Leif Nordenstorm
Mi havas la manuskripton de Roland Lindblom de Esperanto-sveda vortaro. Estas ses dosierujoj kun ĉirkaŭ 2000 paĝoj. Mi komencis skani ĉiujn paĝojn por ke estu sekureca kopio de la materialo.
Mi poroponas ke ni uzu tiun ĉi diskutejon por priparoli la vortaron.
La plano estas ke ni:
1 Unue decidu la aspekton de la paĝoj en la preta vortaro. Pri tio ni petos konsilon de kelkaj lingvistoj.
2 Due demandu la konsilojn de kelkaj homoj kiuj bone konas komputiladon pri la aspekto de la dokumentoj, kiujn ni kreos.
3 Trie ni komencu la laboron.
Ĝis nun du helpemuloj respondis al mia helpopeto en La Espero. Mi invitos vin al tiu ĉi diskutejo por ke ni havu bonan formon por nia diskutado.
Mi publikigas du skanaĵojn por ke vi povu vidi malsamajn aspektojn de manuskriptaj paĝoj. Kelkaj estas bele manskribitaj, aliaj bele tajptaj, aliaj iom malpli bele manskribitaj. Neniuj paĝoj estas ĝis nun enkomputiligitaj. Tio estas nia tasko!
Alkroĉaĵoj:
La jena(j) uzanto(j) dankis vin: Olof Pettersson, Anna Ritamäki-Sjöstrand

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Leif Nordenstorm
  • Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Fojfoja diskutanto
  • Fojfoja diskutanto
Pli
antaŭ 7 jaroj 3 monatoj #589 de Leif Nordenstorm
Respondita de Leif Nordenstorm en temo Esperanto-sveda vortaro
Unu demando estas ĉu ni uzu alian vortaron kiel modelon. Mi alkroĉas ekzemplojn de du vortaroj:
1 Esperanto-Dansk Ordbog.
2 Lilla esperanto-ordboken, la tria eldono.
Ĉu iu havas alian proponon?
Alkroĉaĵoj:
La jena(j) uzanto(j) dankis vin: Anna Ritamäki-Sjöstrand

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 3 monatoj #591 de Martin Häggström
Respondita de Martin Häggström en temo Esperanto-sveda vortaro
La strikta alfabeta sinsekvo de la vortoj en Esperanto-Dansk Ordbog certe estas facila se oni tute ne konas Esperanton. Sed mi pensas ke la plejparto kiuj uzos la novan vortaron konas iom da Esperanto. La vortordo, kiun Roland Lindblom uzis en sia manuskripto kaj kiun oni uzis en la malnova Esperantisk.Svensk ordbok de Paul Nylén, mi pensas estas pli bona. Tie estas vortoj kunmetitaj kun afiksoj kaj kun afikse uzataj prepozicioj metataj sub la ĉefvorto. Ekzemple dumviva estas sub dum, sed en en Esperanto-Dansk Ordbog post dumpingo.
Mi pensas ke la plej grava antaŭ la komenco de la laboro etas kiel uzi interpunkciaj signoj. Do reguloj kiel meti dividstrekoj, komoj, punktokomoj, dupunktoj, ciferoj ktp kaj ankaŭ reguloj por parentezoj kaj mallongigoj.
La jena(j) uzanto(j) dankis vin: Anna Ritamäki-Sjöstrand

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Leif Nordenstorm
  • Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Fojfoja diskutanto
  • Fojfoja diskutanto
Pli
antaŭ 7 jaroj 3 monatoj #592 de Leif Nordenstorm
Respondita de Leif Nordenstorm en temo Esperanto-sveda vortaro
Mi opinias ke la rimarko de Martin estas saĝa. Ŝajnas ke la manuskripto de Roland estas pli multe simila al la vortaro de Nylén. Mi kredas ke estas pli bone sekvi proksimume la metodon de Nylén. Nun okazos tion ĉi:
1. Dum la kristnaska ferio mi skanos la tutan manuskripton de Roland.
2. Mi klopodos skribi ian ĝeneralan regularon por la enskribo de la materialo.Poste mi montros ĝin al vi ambaŭ kaj donos al vi ŝancon komenti ĝin.
3. Kiam pli-malpli samopinias pri la enskribo ni komencu la laboron.
4. Tiam ni komencu pri literoj kun malmultaj vortoj, ekc. C kaj Ĉ. Farinte tion ni tralegos la enskribaĵojn de la ceteraj kaj komentos se ni trovos ke ni faros malsammaniere.
5. Post tio komenciĝos la granda laboro pri ĉiuj literoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 3 monatoj #593 de Anders Sundman
Respondita de Anders Sundman en temo Esperanto-sveda vortaro
Ŝajnas bone.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 7 jaroj 3 monatoj - antaŭ 7 jaroj 3 monatoj #598 de Olof Pettersson
Respondita de Olof Pettersson en temo Esperanto-sveda vortaro
Mi opinias ke ni uzu iun konatan XML-formaton por ciferaj vortaroj, kaj/aŭ datumbazon. Tiel ni povos krei (dumtempan) rete serĉeblan vortaron, aŭ e-libron, kaj finfine presitan version. Ne simple uzu tekston. Tamen oni povas komenci per simpla tekstdokumento, kaj poste kopii/enmeti en datumbazon aŭ simile. Estos ja monatoj aŭ eĉ jaroj da laboro ĉiukaze.

Vad jag alltså menar är att vi bör bygga upp ordboken i något etablerat och standardiserat XML-format för ordlistor, alternativt i en databas från vilken man automatiskt kan exportera till exempelvis XML, detta för att så småningom kunna göra en webbversion eller e-boksversion med sökmöjligheter osv. Men att börja med att systematiskt skriva av som ren text är förhoppningsvis inte helt bortkastat arbete om vi vill komma igång; det går ju att kopiera och klistra in.
Lasta redakto: antaŭ 7 jaroj 3 monatoj de Olof Pettersson.
La jena(j) uzanto(j) dankis vin: Anna Ritamäki-Sjöstrand

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.071 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo