× Ĝenerala diskutejo por aferoj ne kovrataj de aliaj sub-forumoj. Videbla por Gastoj, sed nur skribebla por membroj.

Komparo - retpoŝtlisto aŭ intere.se

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 8 jaroj 4 monatoj #26 de Stella Lindblom
Komparo - retpoŝtlisto aŭ intere.se estis kreita de Stella Lindblom
Avantaĝo aŭ ne multe dependas de la situacio kaj tipo de informo. Troviĝas plusoj kaj minusoj per ĉiu sistemo. Eco taksata avantaĝo por unu individuo povas esti malavantaĝo por alia. Tamen, mi provos kontraŭi la du ĉefajn sistemojn de perreta komunikado.

Retpoŝtlisto ĝenerale
Antaŭ 20 jaroj retpoŝtlisto estis revolucio ĉar ĝi povis rapide atingi grupon samtempe kaj eblis respondi al unu adreso por atingi la tutan grupon. Ĉiuj informoj estis en unu loko - via retpoŝta enirkesto. Ĝi estas simpla kaj havas siajn meritojn. Ĝi venis en tempo kiam la interreto estis malgranda kaj kontroleble multe okazis ĉiutage en la enirkesto.

Retejaj funkcioj ĝenerale
La ĉefaj servoj en intere.se ĝuste nun, estas Diskutejo, Informejo kaj Rapidmesaĝoj. Ili alvenis antaŭ pr 10 jarojn. Estas tri sistemoj kiuj situas en unu reteja loko kaj povas sendi informojn pri specifaj temoj rekte al enirkesto de membroj.

Ĉefa komparo
Retpoŝtlisto venas al vi, kaj la retejajn servojn vi mem devas aliri, tamen eblas aboni por havi la informon ankaŭ veni al vi. Do, retpoŝtlisto havas unu direkton dum retejo havas du.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 8 jaroj 4 monatoj - antaŭ 8 jaroj 4 monatoj #27 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo La diferenco inter martelo kaj multfunkcia ilo
Bonvolu pensi pri la komunika platformo kiel ILO. Depende de kiu REZULTO la gruop atendas pro sia kunagado, necesas decidi kiuj TASKOJ nepras. Tio en si mem postulas ke la grupo interkonsentas pri REGULOJ KAJ KADROJ de la taskoj. Kiam oni interkonsentas pri tio, eblas elekti la plej bonan ilon por realigi la celojn de la grupo.

Se oni difinas Kunlaboron kiel simpla hierarka sistemo kie unuopuloj informas unu la alian, kie estroj (formalaj aŭ ne) informas kaj grupo konsumas la informojn, la ilo nepra por prilabori la taskon povas esti "martela", La tuta grupo ricevas la saman informon en unu kanalo, en unu loko.

Se oni difinas Kunlaboron kiel multtavola interrilata reto de homaj kontaktoj, kie povas okazi diversaj dialogoj samtempe depende de interesoj kaj grado de engaĝiĝo, la ilo por subteni la taskojn devas esti multfunkcia, kiel sviza tranĉilo.

Por scii kiun ilon uzi, oni devas konscii kio estas la tasko.

Por distingi ĉu retpoŝtlisto aŭ pli multtavolaj servoj plej bone servus la grupon, oni devas interkonsenti pri la kadroj de la laboro, la bezonoj de ĝi kaj kiel mastrumi la informojn. Dissendado de informoj al kelkaj konataj individuoj faras nenion per la informoj. Ili plej ofte restas (forgesitaj) informoj. Informoj devas esti traktataj per homa cerbo por fariĝi ion pli. Homoj devas kunagadi kaj fari taskojn por atingi celojn. Nek retpoŝtlisto aŭ retejo faras ĝuste tion ĉar ili estas nur iloj por la homoj kiuj devas fari la taskojn.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.
Lasta redakto: antaŭ 8 jaroj 4 monatoj de Stella Lindblom.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 8 jaroj 4 monatoj #28 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo La diferenco inter martelo kaj multfunkcia ilo
Por uzi martelon (retpoŝtlisto) nepras ke la tasko inkluzivas najlojn kaj la simpla movo frapi ilin. Ĝi sendas informojn al la grupo. Fino.

Por uzi svizan tranĉilon (retejon) vi devas lerni pri la unuopaj partoj de ĝi por povi elekti kiun parton uzi por specifa tasko. Eblas tranĉi, ŝraŭbi, sagi ktp. Per la retejo oni povas direkti sin unuope al unuopuloj, al la tuta grupo aŭ individuoj ekster la grupo. Per la Diskutejo la membroj povas orde kaj fokuse prilabori plurajn taskojn samtempe.

Pli specifa ilo postulas pli de sia uzanto ol simpla ilo. Ĝi postulas pli da mastrumo kaj zorgo, sed per ĝi oni povas krei pluraspektajn rezultojn. Per martelo oni frapas najlojn aŭ kreas truojn en muroj...

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 8 jaroj 4 monatoj #29 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo Estas demando pri STRUKTURO
Retpoŝtlisto havas neniun specifan strukturon. Ĝi konsistas el mesaĝoj dissenditaj al diversaj membroj.

Tiu kiu alvenas pli poste en diskuto ne ricevas la antaŭajn informojn.

La strukturo de diskuto estas senorda, ĉar la nura komuna trajto de ĝi estas supozeble la titolo de la mesaĝo kaj la tempo de ĝia sendado. Sed ĉar la membroj de listo ne povas interkonsenti pri strukturo, la respondoj ofte venas en malĝusta ordo kaj respondas al diversaj aferoj. Ofte alvenas respondoj kiel "ankaŭ mi", "dankon" k.s. kiuj vere ne antaŭenvenigas la temon aŭ taskon.

Reteja diskutejo havas pli da subajn servojn. Eblas elekti kiel sendi informojn depende de kia informo estas kaj al kiu parto de la grupo ĝi celas ktp.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.062 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo