× Ĝenerala diskutejo por aferoj ne kovrataj de aliaj sub-forumoj. Videbla por Gastoj, sed nur skribebla por membroj.

Membriĝo kaj membroj

  • Elfino
  • Avataro de Elfino Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Administranto
  • Administranto
  • Lilla My - la plej amata kateto
Pli
antaŭ 8 jaroj 3 monatoj - antaŭ 8 jaroj 3 monatoj #49 de Elfino
Membriĝo kaj membroj estis kreita de Elfino
La celo de Intere.se estas krei lokon por esperantlingvaj aktivuloj, sed okazas ke neesperantistaj truduloj aliĝas ĉi tie. Tial ni devis altigi la sojlon por membreco.

Petante novan konton, vi devas nun atendi ĝis administranto permesas la registriĝon. Ni scias ke tio estas ĝeno, sed estas pli da ĝeno havi spamon, diverslingvajn varbaĵojn kaj eĉ pli aĉajn aferojn en la paĝaro.

Administra konto por Stella, la ĉefa administranto de intere.se.
Lasta redakto: antaŭ 8 jaroj 3 monatoj de Elfino.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 8 jaroj 3 monatoj #50 de Roy McCoy
Respondita de Roy McCoy en temo Membriĝo kaj membroj
Vi prave diras ke "tio estas ĝeno", sed ech pli por la administranto ol por la alighanto. Che Yahoo-grupoj kiujn mi estas administrintaj mi metas la filtradon che "nur novaj membroj". Tiel chiu nova membro estas filtrata ghis oni vidas (per normala mesagho en Esperanto) ke ne temas pri spamo, kaj neniam aperas spam-mesagho. Chu io tia ekzistas che tiu chi diskutejo, kaj se jes chu ghi ne estus avantagha ankau tie chi?

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 8 jaroj 2 monatoj #57 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo Membriĝo kaj membroj
Troviĝas alia solvo al kiu mi donos mian tempon kiam la jam planitaj taskoj pretas. Mi nur konstatis ke mi devis haste bari nin de fuŝuloj.

Eblas aldoni etendaĵon kiu postulas kodvorton. Tian vorton oni povas klare skribi en la teksto. Nur esperantistoj komprenas, retrobotoj ne legas, kaj se ĉiuj postuloj ne estas plenumitaj, konto ne estas kreata.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 8 jaroj 2 monatoj #61 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo Membriĝo kaj membroj
Cetere, mi pensas ke oni ne elektu sistemon nur ĉar ĝi estas plej simpla. Oni devas ekkoni la bezonojn kaj postulojn de la laboro farota por povi elekti. Jes, ja, jahu-listoj estis uzataj dum pluraj jaroj, sed ĉu ili bone funkcias por helpi aktivulojn plenumi siajn taskojn?

Kunlaboro postulas ke troviĝas eblecoj kunveni. Tio pli facile eblas en tia ĉi sistemo. Sed, se la tasko nur estas dissendi informojn al diversaj homoj, nature retlisto estas avantaĝa. Kiel mi jam menciis, por mi tio ne estas kunlaboro nek gvidilo al pli bona interligado de aktivuloj.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 8 jaroj 2 monatoj #62 de Roy McCoy
Respondita de Roy McCoy en temo Membriĝo kaj membroj
Ankau tio sonas bone, dankon. Mi ne celis prioritatigi simplecon super chio, sed nur iel limigi kontrollaboron por la administrantoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 8 jaroj 2 monatoj #63 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo Membriĝo kaj membroj
Post kontrolo mi konstatis ke estis nenio por traduki, do registriĝo per ekstra pasvorto nun funkcias.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.062 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo