Formo kaj formalaĵoj de la vortaroj

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 5 jaroj 6 monatoj #1822 de Stella Lindblom
Formo kaj formalaĵoj de la vortaroj estis kreita de Stella Lindblom
Mi ŝatas uzi la vortaron kaj la funkcion kaj aspekton de ĝi, sed estas unu eta detalo kiun mi volas ŝanĝi. La domajno uzata por publikigi ĝin estas la domajno de la Gotenburga klubo. Tio donas la impreson ke la vortaro de mia patro kaj la vortaro de Vilborg apartenas al la gotenburga klubo. Laŭ mia scio, ili ne.

La vortaro de Vilborg jam dum multaj jaroj estis elektronike publikigita rete, en la jam delonge eksvalida retejo de ESE (Eldona Societo Esperanto). ESE ne plu havas propran retejon aŭ eĉ domajnon, sed Andreas prizorgas ilian interretan ĉeeston per la kluba domajno de Gotenburgo.

Leif kaj mi diskutis la aferon dum pluraj jaroj, plej laste en la printempo de 2018. Tiam li promesis diskuti la aferon kun la estraro.

Mi petas ke Eldona Societo decidas aĉeti sian propran domajnon por publikigi retbutikon kaj la vortarojn. ESE, kaj la vortaroj, meritas pli neŭtralan nomon ol kluba paĝaro.

Se estas tro granda kosto aĉeti propran domajnon nomata "eldona.se", "eldonasocieto.se" aŭ "eldonaesperanto.se" aŭ io simila (kio kostus ĉirkaŭ 120 SEK jare), mi povus krei la subdomajnon "ordbok.esperanto.se" en la servilo de SEF, tiel ke almenaŭ la vortaroj havu pli neŭtralan lokon. Tie Andreas libere povus prilabori la teknikaĵojn.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 5 jaroj 6 monatoj #1831 de Olof Pettersson
Respondita de Olof Pettersson en temo Formo kaj formalaĵoj de la vortaroj
Oni ja eĉ povus havi esperantoforlaget.se kun kaj o kaj ö en förlaget, sed eble "eldona" estus preferata.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.053 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo