Headset

Pli
antaŭ 3 jaroj 5 monatoj #3362 de Johannes Genberg
Respondita de Johannes Genberg en temo Headset
Prave. Nur per uzado novaj vortoj estas naskitaj :)

Sed se flugilo povas esti vinge, do ĉu ne...?

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 3 jaroj 5 monatoj #3363 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo Headset
Ne. 'Flugilo' ne povas esti vinge, flugilo estas vinge.

Jes, se vi estas komencanto kiu konas malmulte da vortoj eblas komuniki uzante 'flugilo' kiam vi parolas pri 'aviadilo'. Sed se vi serioze proponas terminon por gxenerala uzo, vi nepre kaj profunde devas pritrakti la temon unue, trasercxi vortarojn kaj diskuti kun fakuloj. Se unuopuloj inventas novajn terminojn por komuniki anstataux lerni la jamajn, ne plu estas unu komuna lingvo, kaj la tuta ideo de Esperanto falas.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Pli
antaŭ 3 jaroj 5 monatoj #3365 de Johannes Genberg
Respondita de Johannes Genberg en temo Headset
Mi nur volis diri ke, se malekzakta vorto kiel flugilo povas esti la ekzakta vorto vinge, kial ne estu same kun aliaj vortoj?

Ekzemple, estas headphones kaj headset. La unua devus esti kapaŭdilo kaj la dua kapkomunikilo. Ĉar tia estas la diferenco inter la du anglaj vortoj, eble ne semantike sed almenaŭ sence. Almenaŭ mi interpretas tiel, se mi ne scius la verajn vortojn.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

  • Stella Lindblom
  • Avataro de Stella Lindblom Tema aŭtoro
  • Senkonekta
  • Sperta diskutanto
  • Sperta diskutanto
Pli
antaŭ 3 jaroj 5 monatoj #3368 de Stella Lindblom
Respondita de Stella Lindblom en temo Headset
Lingvoj ne estas ekzaktaj, nek havas tute regulan internan logikon nek havas eksteran logikon kompare al aliaj lingvoj. Vortoj malofte havas ekzakte la saman signifon inter lingvoj.

Vi mencias la vortojn headphones kaj headset kaj ke "devus esti" diversaj aferoj. Sed por la plimulto ne estas distingo. Dependas de fako ĉu vi bezonas plia distingo aŭ ne. Kiel la ĉiama ekzemplo de "neĝo" kiu ne estas nur neĝo en Gronlando, ĉar en la tiea medio estas grave povi distingi inter diversaj subaj tipoj de neĝo. Tio okazas por ĉiu speciala fako, el kiuj tekniko estas unu.

Daŭre estas problemoj tradukante aferojn. Dum pluraj jaroj mi tradukis komputilajn programojn, ĉefe al Esperanto, kaj konstatas ke ne estas simpla afero pro diversaj kialoj. Ne estas problemo, vere. Tio nur montras ke la historio de diversaj lingvoj venas el diversaj fontoj, kaj ke la ĉefaj evoluigantoj de la lingvoj malsame pritraktis kaj taksis aferojn.

Troviĝas pluraj vortoj en Esperanto kiuj ne havas proprajn radikojn, sed estas kunmeto de alia radiko kaj afikso. Ekz. "aliĝilo" kaj "estrarano". Mi dubas ke vi same reagas al ili kiel al "flugilo". Nur ĉar vi jam alkutimiĝs al tiuj vortoj, dum "flugilo" estas novaĵo por vi. Kiam oni uzis Esperanton sufiĉe multe dum sufiĉe longa tempo, oni ne same reagas al vortoj kiel "flugilo" ĉar oni simple ne plu vidas la kunmetitajn partojn sed la tuta vorto kiel propra unuo.

Ĉu vi kutime uzas ordbok.esperanto.se? Kvankam mi pensas ke mi scipovas Esperanton, fojfoje mi tamen kontrolas ĉu mi ĝuste memoras aŭ ĉu mi povas lerni novan sinonimon. La saman mi devas fari por la sveda kaj la angla. Eble nia bildo de Esperanto kiel "simpla" lingvo trompas nin.

Pri vortoj kiel "flugilo" ni ankaŭ havas modernan problemon ĉar ni uzas la radikon "vinge" por kaj birdoj kaj aviadioloj. Sed en la sveda ni ne havas apartan radikon por "flygplan" kiel en Esperanto, sed uzas kunmetaĵon. Sed ĉar ni alkutimiĝis al la kunmetaĵo kaj scias kion ĝi signifas, ni ne plu vidas ke fakte estas kunmetaĵo.

Kroma estrarano de SEF (Svedio). Respondecas pri retejoj kaj komputilaĵoj. Membro de la Subtena kaj Vigliga fokusaj grupoj.

Bonvolu Ensaluti por veni al la konversacio.

Tempo por krei paĝon: 0.059 sekundoj
Funkciigita de Kunena Forumo