Ni baldaŭ movos tiun ĉi retejon!!!

 

Pro ŝanĝo al nova retgastiganto, ni rekreos nian retejon Intere.se.

Dum Aprilo kej eble komence de Majo 2024 la Diskutejo estas malŝaltata. Ni konservas la malnovan enhavon.

 

Se vi havas demandojn, bv kontakti nin pere de Telegram Svenska Esperantoförbundet aŭ retadrese per reto ĉe esperantoforbundet.se.

 

La administrantoj


Kio estas Intere.se?

Reteja kunlaborejo.

Posedata kaj funkciigata de Sveda Esperanto Federacio ĉefe por siaj membroj kaj funkciuloj. Post la Skandinava Kongreso en 2018, ĝi ankaŭ servas Nordian kunlaboron.

Kiuj povas uzi Intere.sen?

La servo ĉefe direktas sin al svedaj kaj nordiaj esperantistoj kaj funkciuloj, sed iu ajn esperantisto kiu agadas kaj volas lokon por kunlabori grupe aŭ trovi kunlaboremulojn estas bonvena.

Kiuj servoj troviĝas en Intere.se?

La ĉefa servo estas la Diskutejo kiu estas foruma servo kie eblas diskuti laŭ diversaj temoj.

En la Diskutejo eblas diskuti, sed ankaŭ sendi dosierojn kaj bildojn kaj baloti.

Momente troviĝas Nordia kunlaboro, funkciula diskutejo de SEF kaj ankaŭ subforumoj de Faka agado.

Membroj povas peti disvastigon de la forumaro, tiel ke eblas por kluboj aŭ aliaj organizoj havi propran subforumon por siaj specifaj diskutoj.