La Blogo

PRINTEMPE 2026. Venu ĝui la printempon dum pasko en Wiesbaden!

Saluton, karaj!

Ĉu vi jam planas viajn paskajn tagojn? Ĉu vi ŝatos pasigi ilin en internacia renkontiĝo kaj ĝui Esperanto-etoson?

PRINTEMPE 2026 

invitas vin al Wiesbaden, ĉe la Rejno-valo, en la koro de Germanio,

de ĵaŭdo, la 2-a, ĝis ĵaŭdo, la 9-a de aprilo 2026
(Pasko estos en dimanĉo, 5a de aprilo).

Aliĝu per la nunaj kotizoj ĝis la 26a de januaro 
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

Kial veni?

✅ Internacia etoso: Renkontu malnovajn kaj novajn amikojn el multaj landoj!
✅ Kulturo kaj amuziĝo: Prelegoj, diskutrondoj, ludoj, muziko, konversacio – kaj babilado ĝis la noktomezo!
✅ Promenoj kaj ekskursoj gvidos vin tra la urbo Wiesbaden kaj al apudaj celoj de la bela Rejn-valo.
✅ Lernado de Esperanto: Kursoj por komencantoj kaj progresantoj.
✅ Konvena loko: La renkontiĝo okazos en la junulargastejo de Wiesbaden, kun komfortaj ĉambroj. La afablaj kunlaborantoj de la domo jam gastigis plurajn belajn Esperanto-renkontiĝojn :)
✅ Facila alveno: Bone ligita per trajno, buso kaj aviadilo (proksime al Frankfurto ĉe Majno).

Jen pliaj informoj
https://esperanto.land/printempe/#printempe
kaj la reta aliĝilo
https://esperanto.land/printempe/#alighilo

Jam aliĝis 15 homoj el 4 landoj - aliĝu ankaŭ vi :)

Bonvolu plusendi ĉi tiun mesaĝon al viaj kluboj, amikoj, kaj Esperanto-grupoj. 

Aparte ni ĝojos, se venos ankaŭ novuloj, komencantoj kaj progresantoj.
Ĉiuj estas bonvenaj – de komencantoj ĝis fluaj parolantoj, de beboj ĝis malpli junaj homoj.

Kio estas PRINTEMPE?

PRINTEMPE estas la daŭriganto de PSI, Printempa Semajno Internacia, kiu ĉi-jare ne povos okazi. Por ke ni ĉiuj tamen povu ĝui belan paskan renkontiĝon ni interkonsente kun Germana Esperanto-Asocio kaj la ĝisnunaj PSI-organizantoj ofertas tiun ĉi renkontiĝon PRINTEMPE :)

Ĉe demandoj ne hezitu kontakti nin. Ni ĝojas atendi vin en Wiesbaden!

Ĝis baldaŭ en PRINTEMPE

Lu Wunsch-Rolshoven 

por la teamo de EsperantoLand

https://esperanto.land/printempe/#printempe 

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand e. V. (r. a.)
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686



PRINTEMPaS, 17-26.aprilo, en FR-49150 Baugé. Venu por bona KURSO. Restu por bicikli, kanti, biblio ĝis 2.majo

Saluton, karaj  ☼
Ĉu vi jam planis viajn aprilajn feriojn? Ĉu vi ŝatus plibonigi vian lingvonivelon, ekzameniĝi, kanti, bicikli aŭ bibli-umi en Esperanta etoso? Jen 2 ebloj:


PRINTEMPaS, jam la 14an fojon, 
invitas vin al kastelo Greziljono, apud la fama Luar-valo en Francujo
de vendredo, la 17a de aprilo,  ĝis dimanĉo, la 26-a de aprilo 2026

★ Famaj instruistoj: Birke Dockhorn, Zsófia Kóródy , Marion Quenut, Paweł Fischer-Kotowski
★ Eblas pasigi KER-ekzamenon (intervjuon)
★ Ekskursoj al lokaj vidindaĵoj, promenado en nia parko, ĝardenumado
★ Vespera programo

Jen pliaj informoj: gresillon.org/p >> Jen aliĝebloj:  gresillon.org/al << ⚠ Aliĝu tuj !


Mult-aktivec-tagoj, kiel ĉiujare.
de dimanĉo, la 26a de aprilo,  ĝis sabato, la 2-a de majo 2026

✩ Biciklaj promenoj kun Eddy van den Bosch kaj BEMI 
✩ Lerni Esperanton, pratiki Biblion kun Benoît Ente, dominikana frato 
✩ Ĥora (korusa) kantado kun Bernard Bigonnet kaj Interkant
✩ Prelegoj de Anne Amblès, Ella Strug, Thomas Bormann
✩ Tibeta gimnastiko, sudamerikaj dancoj

Jen pliaj informoj: gresillon.org/k >> Jen aliĝebloj: gresillon.org/al << ⚠ Aliĝu tuj ! 


Berto Ŝuman



15a Himalaja Renkontigxo, 2026

15a Himalaja Renkontigxo, 2026 en Nepalo. 
Estimata,
Kun granda ĝojo ni prezentas al vi la broŝuron de la 15-a Himalaja Renkontiĝo, kiu okazos en Nepalo inter la 26-a de februaro kaj la 8-a de marto 2026.
Ĉi-foje ni planas konduki la partoprenantojn al la mondfama turisma regiono Langtang, unu el la plej belegaj lokoj de Nepalo. Dum la renkontiĝo okazos diversaj esperantlingvaj programeroj, kiuj vivosperte riĉigos la partoprenantojn kaj samtempe stimulos la lokan movadon.
La Himalaja Renkontiĝo estas aranĝo taŭga por ĉiuj aĝgrupoj: ĝi kombinas kulturajn programojn, internacian amikecon, kaj unikan naturan sperton. Ni varme invitas vin partopreni kaj samtempe kuraĝigi ankaŭ nepalajn esperantistojn.
Por pliaj detaloj, bonvolu kontakti nin ĉe: Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den..
La informoj disponeblas ankaŭ en Eventa Servo ĉe la jena ligilo:
👉 https://eventaservo.org/e/a22e96
Ni petas al vi afable dissendi ĉi tiun broŝuron al viaj amikoj kaj membroj, por ke ankaŭ ili ekkonu nian programon.
Kun frata saluto,
Bharat Kumar Ghimire
Prezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio
📧 Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den.


Anonco pri nova libro

SEP PRINCIPOJ DE LA AGLO  estas la libro helpas Pripensi la vivon por ĉiuj homoj kaj memkonsciiĝo, por instigi pli grandajn klopodojn direkte al viaj sukcesoj kaj viaj vizioj, kaj por montri kiel doni konsilojn al tiuj, kiuj jam pretas batali por siaj revoj kaj sia destino, por lasi grandan kaj signifan spuron en ĉi tiu mondo.

Mi petas vin kuniĝi kun mi por helpi la Esperanto-parolantojn, kontribuante iom el tio, kion vi havas, kontraŭ nia prezo de 10 eŭroj. tri procentoj (3%) de la kontribuo estos uzataj por disvolvigi Esperanto-edukadon en la fako de Esperanto ĉe la Esperanto Secondary School, situanta en Bunda, Tanzanio.

Pago faru per UEA, kodo: DMP-Y.
la autoro david mapengo


Novaj retaj Esperanto-kursoj

Saluton!

En januaro, ni lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://kursaro.net

Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Du el ili estas por tutkomencantoj. Ni havas ankaŭ konversacian kurson kun Peter Weide (denaska parolanto de Esperanto!) dimanĉe kaj kvizo-kurson bazitan sur la fama libro Robinsono Kruso kun Dennis Keefe, Esperantisto de la jaro 2011!

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Aliĝu Nun!

Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, estus granda helpo, se vi sciigus al ili pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony  

Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den.



La 112-a UK okazos en 2027 - en Melburno (Narrm), Aŭstralio!

La Estraro de Universala Esperanto-Asocio decidis, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno, Aŭstralio, de la 1-a ĝis la 8-a de julio 2027.

Melburno, ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj kultura centro de Aŭstralio, konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan Royal Exhibition Building kun Carlton Gardens.

Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon.

Melburno/Narrm estas la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj.

Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj: modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado.

Laŭ gazetara komuniko de UEA/Libera Folio



Asocio Nova Familio, Goma

Karaj donacantoj, salutojn.

Ni, ANF-anoj, estas tre dankemaj al vi ĉiuj, kiuj konstante helpas nin kaj antaŭenigas nian organizaĵon.

Dank ‘ al viaj monhelpoj, Bertin unu el la prizorgataj infanoj niaj suferanta de la falciĉela anemio, ricevas nun medicinan prizorgon! Li daŭre prenos siajn medikamentojn ĉiutage, same kiel Célestine, alia knabino kun la sama malsano. La medikamento nomiĝas Hydrea 500mg, kaj kostas 10$ semajne.

Vi ankaŭ pensis helpi al Lydie kaj Evaline, kiuj nun loĝas en la orfejo Klara Zamenhof. Ili nun bezonadas manĝaĵon, kiu kostos almenaŭ 100$ monate.

Koncerne la pagojn de la lernejkotizoj de la unua trimestro por la infanoj kiuj estas forpelitaj tage po tage, post ricevo de viaj monhelpoj, nun al ni ankoraŭ mankas 3 700 $, kiujn ni bezonas de nun ĝis la fino de decembro 2025. Ĉu vi povus rehelpi , laŭ viaj rimedoj?

Grandegan antaŭdankon pro via helpo!!!

Por mondonaci bonvolu malfermi la jenan ligilon :

https://www.esperanto.de/eo/asocio-nova-familio-eo

Nome de la Asocio Nova Familio : A. kaj Betti 



Invito al INTERNACIA KURSO B1 de la Jagelona Universitato, gvidota de instruistino, en Interreto

La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, invitas esperantistojn el la tuta mondo al forta internacia post-baza

kurso B1

La kurso estos gvidata en Interreto, vive, realtempe. Instruos Maria Majerczak. Intensiva parolado kaj skribado. Interesaj materialoj. Ĉiu kursano estas bone prizorgata. Ne estas aĝo-limo. 7-monata kurso, kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon. 

Studu Esperanton ĉiusemajne kun gesamideanoj en diversaj landoj, sen eliri el via hejmo. 

Limdato por aliĝi:  17 novembro 2025 aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj. 

Pli da informoj pri la kurso: https://bit.ly/37MIYye

(aŭ    https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview)

Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com  (ni publikigas la adreson de la kursoj en ĉi tia kontraŭ-spama formo).


Invitas kore

Maria Majerczak

Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato 




6-a Virtuala Kongreso de Esperanto 4-a ĝis 7-a de decembro 2025

6-a Virtuala Kongreso de Esperanto 4-a ĝis 7-a de decembro 2025

La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1256 personoj el 89 landoj! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj, kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!

Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!

La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto. Aliĝu nun kaj spertu la internacian Esperanto-etoson!

Vizitu https://vk.esperanto.net/2025/ por pli da informo kaj por aliĝi!