110-A UK, BRNO: DUA BULTENO KAJ MENDILO HAVEBLAS RETE – JAM EBLAS ALIĜI ANKAŬ AL LA INTERNACIA INFANA-ADOLESKANTA KONGRESETO
Dua Bulteno
La Dua Bulteno de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) haveblas rete: uk.esperanto.net/2025/duabulteno.
Ĉi-jare la UK okazos en Brno, Ĉeĥio ekde la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo) kaj – plej grave – prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn kaj ekskursojn. En la paĝo de la UK disponeblas kaj foliumebla versio kaj la elŝutebla PDF-versio.
Mendilo
Ĉiu kongresano ricevis retpoŝte personan ligilon por la reta mendilo. Per tiu ĉi ligilo eblas ankaŭ redakti la mendon poste, elŝuti sian invitilon, aktualigi sian nomŝildon kaj ŝanĝi sian elekton pri apero en la listo de aliĝintoj kaj la Kongresa Libro.
Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto (IIK)
Jam eblas aliĝi al la 53-a IIK! Ĝi okazos samtempe kun la UK, proskime al la UK-ejo. La IIK estas perfekta ŝanco por viaj infanoj sperti Esperanton en internacia medio kaj trovi amikojn el la tuta mondo. Pliaj infomoj kaj la aliĝilo troveblas ĉe iik.uea.org.
Societo Zamenhof (SZ)
Anoj de SZ estas invitataj al aparta akcepto dum la Universala Kongreso, krom ricevo de speciala cirkulero de la Prezidanto de UEA. UEA invitas ĉiujn membriĝi en Societo Zamenhof – mecenata fondaĵo, celanta doni financan apogon al UEA. Por membriĝi bv. aliri uea.org/alighoj/alighilo.
Partoprenu UK-on
Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110-a UK, anoncu vin pere de tiu formularo. Per la Fondaĵo Partoprenu UK-on UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj. La limdato por kandidatiĝi estas la 28-a de februaro 2025. Ĉiujn detalojn trovu ĉe uea.org/gk/1211.
Bonvenon al Brno! Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la 110-a UK, povas tion fari per uk.esperanto.net/2025/. Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la UK-paĝojn en Facebook kaj Instagram kaj aliĝu al la aktiva Telegram-grupo.