Indonezio rolas tutmonde per la junulara kongreso

TEJO, kunlabore kun UEA, lanĉis donackampanjon por ebligi la amasan partoprenon de junaj esperantistoj el Azio kaj Oceanio en la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)kiu okazos en Indonezio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto. Ni petas vian plej vastan kaj malavaran subtenon al nia iniciato.

La IJK en Indonezio estas la unua IJK en Sudorienta Azio depost 13 jaroj kaj la unua ekster Eŭropo post 8 jaroj. Ekde la IJK 2012 en Vjetnamio, multaj junuloj intertempe ekaktivis en Filipinoj, Indonezio, Orienta Timoro, Nepalo ktp. (Mi mem estas unu el tiuj junuloj.) Ni celas sendi ilin al la IJK, kie ili povos konatiĝi kun aktivuloj el aliaj mondopartoj kaj ĉeesti seminariojn kaj aliajn edukajn kaj kapabligajn aktivaĵojn. Espereble, kun tiuj spertoj, niaj junuloj revenos al siaj landoj kiel celkonsciaj, spertaj kaj inspiritaj aktivuloj kiuj daŭrigos la disvastigon de Esperanto en loka nivelo kaj iam eĉ iĝos la estontaj gvidantoj de TEJO kaj UEA.

Multaj junuloj ne disponas pri financaj rimedoj por vojaĝi al la IJK. En la lastaj IJK-oj, azianoj kaj oceanianoj estas inter la malplej reprezentataj grupoj: en IJK 2023 (Italio) partoprenis 7 homoj, dum en IJK 2024 (Litovio) partoprenis nur tri homoj. En ambaŭ kazoj, plejparto de ĉeestintoj povis veni dank' al la subteno de TEJO. 

En 2025, ni esperas ŝanĝi la situacion: ĉi-jare, azianoj kaj oceanianoj estos la steluloj de nia kongreso. TEJO utiligos sian fonduson Partoprenu IJK-n, sed ĝia bonhavo estas limigita. Tial ni alvokas al via bonkora subteno kaj esperas, ke vi donacos al la fonduso.

UEA estas partnero: por ĉiu eŭro donacita, UEA donacos unu eŭron, ĝis € 2 000. Ni celas atingi minimume € 8.000, kiuj devos sufiĉi por 20 junuloj el diversaj mondopartoj. Ni esperas ke vi opinios, ke partoprenigi junulojn en la IJK estos bona, farinda investo. Partoprenigi pli da junuloj signifas pligrandigi la kongreson, kiu havos bonan efikon ĉe lokaj kaj landaj instancoj kaj komunikiloj, kiuj scios pri la kongreso. 

Por scii pli, iru al la paĝo de la kampanjo: mallonge.net/subtenu-ijk2025. Sur tiu paĝo ni afiŝados pri ĝia progreso. Donacoj faritaj per GoGetFunding la platformo forprenas 4% pro administraj kostoj, tial ni konsilas donaci ekster ĝi per diversaj pagmetodoj ĉe ijk2025.tejo.org/pagmetodoj/

Albert Stalin Garrido

Por donaci per via UEA-konto, ĝiru al la konto "ijkb-b" kun la priskribo: Donaco PPIJK + Via Nomo/'Anonima Donaco. Eblas ankaŭ per via bankkarto en ĉi tiu paĝo. Homoj kiuj donacos almenaŭ €5 aperos en nia listo de subtenantoj, krom se ili petas esti anonimaj. 



Authors

Ann-Louise Åkerlund