Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1220
2025-03-15
INFORMO DE LA ELEKTA KOMISIONO AL LA MEMBROJ DE UEA: ELEKTOJ EN 2025
Kadre de la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, kiu okazos de la 19a ĝis la 26a de julio 2025, la Komitato de UEA elektos novan estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn.
Laŭ la elekta regularo de UEA la Elekta Komisiono “anoncas publike [...], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por “komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian validecon”.
Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke " por la elektoj de komitatanoj C kaj estraranoj, validas nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadprogramo) de la kandidato. "
Interesitoj sendu la bezonatajn dokumentojn kune antaŭ la 15-a de majo 2025 al almenaŭ unu el la membroj de la Elekta Komisiono.
La Elekta Komisiono
Guy Matte
Margarita Zelve
Michela Lipari
Thomas Bormann