23-a Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, 2026/27, 27a de dec. ĝis 3-a de jan

Saluton, karaj jam-aliĝintoj kaj karaj ne-jam aliĝintoj al la venontaj NR kaj NIS,

intertempe aliĝis jam 24 homoj al la venonta jarfina renkontiĝo en Wiesbaden.
https://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr23.php 
kaj https://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis16.php por la aĝogrupo 12 - 35 jaroj

Ĉu eble ankaŭ vi ŝatas kunfesti kun ni?

Jen ni invitas vin al la 

23-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj 
16-a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj)
de la 27-a de decembro 2026 ĝis la 3-a de januaro 2027

denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno,
en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable kunestis jarfine.

Informa paĝo https://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo https://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo

Unuaj aliĝintoj https://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr23.php 
kaj https://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis16.php 

Ni atendas ankaŭ ĉi-foje proksimume 150 ĝis 180 partoprenantojn el dekkvino da landoj.

Programo: 
Prelegoj, diskutoj, laborgrupoj, lingvokursoj, manlaboro, sporto, koncertoj, ekskursoj ...
kaj kafejo/drinkejo :)

Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj. 

Fino de la nuna aliĝperiodo: lundo, 14-a de septembro 2026

Esperante ke multaj el vi aliĝos baldaŭ :)

kaj multaj pliaj iom poste,

kaj ke estos denove bela renkontiĝo kun multaj plezuro kaj ekscio por ĉiuj ĉeestantoj :)

Lu

por la organiza teamo de NR kaj NIS
-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686


Authors

Ann-Louise Åkerlund