La Estraro de Universala Esperanto-Asocio decidis, ke la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en Melburno, Aŭstralio, de la 1-a ĝis la 8-a de julio 2027.
Melburno, ĉefurbo de la subŝtato Viktorio, estas moderna kaj kultura centro de Aŭstralio, konata pro sia riĉa kultura vivo, vigla multnacia medio kaj mondfamaj edukaj institucioj, inkluzive de la Universitato de Melburno. Fondita en 1835, la urbo plurfoje estis nomata la “kultura ĉefurbo de Aŭstralio” kaj gastigas grandan nombron da festivaloj kaj internaciaj eventoj. Ĝi posedas ankaŭ la Unesko-listigitan Royal Exhibition Building kun Carlton Gardens.
Melburno ofertas ampleksajn turismajn spertojn: la riveron Yarra, la historian Queen Victoria Market, St Kilda, buntajn stratetojn kun kafejoj kaj strata arto, same kiel elstaran gastronomian diversecon.
Melburno/Narrm estas la tradicia tero de la Kulina nacio. La regiono, kies tradicia nomo en la lingvoj Woiwurrung kaj Boonwurrung estas skribata respektive kiel Narrm aŭ Naarm, estas hejmo de aborigena historio de almenaŭ 40 000 jaroj. La tradicia nomo reflektas profundan kulturon kaj ligon al la tero, akvo kaj kreorakontoj.
Melburno disponas tre bonan infrastrukturon por internaciaj eventoj: modernan kongresejon, efikan transportreton, vastan loĝejaron kaj gastaman, kulturan atmosferon. Pro tio UEA akceptis la inviton de Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Melburna Esperanto-Asocio (MEA), al kiuj UEA esprimas sinceran dankon. La aŭstralia Esperanto-movado havas longan kaj aktivan historion, kaj Melburno dum jardekoj funkcias kiel grava centro de la loka movado.
Laŭ gazetara komuniko de UEA/Libera Folio