La Blogo

Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto”

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1226
2025-04-07


KONKURSO “PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO”: ALVOKO AL LANDAJ ASOCIOJ KAJ INDIVIDUOJ

La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe uea.org/gk/1214.

Okaze de la sesio dum la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, la 1-an de aŭgusto, specife por la nivelo C2 (ĉu surloke, ĉu samtempe rete) UEA starigas la Konkurson “Plej bona reganto de Esperanto”. Landaj asocioj kaj individuoj estas alvokataj partopreni!

Celo de la konkurso: la konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj, kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn.

Kondiĉoj:

  1. Konkursanto devas aliĝi al la kompleta C2-ekzameno ĝis maksimume la 1-a de junio 2025 pere de la aliĝformularo ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj;
  2. Konkursanto devas esti paginta la kotizon laŭ fakturo sendata de UEA (kotizoj konsulteblas ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker/kotizoj);
  3. Por esti konkursanto la kandidato devas anonci sin al Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den. (ne sufiĉas aliĝi al la ekzameno por partopreni en la konkurso. Tiuj, kiuj jam aliĝis al la C2-ekzameno por Brno, povas sin anonci);
  4. Konkursanto povas partopreni surloke aŭ rete (por retaj ekzameniĝontoj okazos teknika kontrolo kaj la aliĝo validas nur post aprobo);
  5. La rezultoj estos kalkulataj surbaze de la akiritaj sumaj poentoj de la skriba kaj parola ekzamenpartoj de la kandidatoj en la C2-nivela ekzameno;
  6. Ne estas limo por la nombro de konkursantoj, sed ĉiu reprezentata lando rajtos nur je unu “plej bona reganto de Esperanto” por la kuranta jaro - do la 3 unuaj premioj estos por la 3 kandidatoj kun plej multaj poentoj el 3 malsamaj landoj - ĉar la celo de la konkurso estas stimuli la diversecon de internacia reprezentiĝo por la C2-nivelo;
  7. La lando, kiun la konkursanto reprezentas, estas difinita pere de la aliĝilo al la konkursa ekzamensesio;
  8. La konkurso validas por la kuranta jaro, tiel ke kandidatoj ekzameniĝintaj en antaŭaj jaroj povas denove partopreni, sendepende ĉu ili nuntempe reprezentas la saman aŭ alian landon rilate la antaŭajn jarojn.

Rezulto: la rezulto estos anoncita la 15-an de septembro 2025.

Premioj: unua premio estos senpaga aliĝo al la Universala Kongreso (UK) 2026 aŭ aĉetkupono por la Libroservo de UEA je la valoro de 100 EUR. Dua premio estos 50%-a rabato en la aliĝo al la UK 2026 aŭ aĉetkupono por la Libroservo de UEA je la valoro de 75 EUR. Tria premio estos aĉetkupono por la Libroservo de UEA je la valoro de 50 EUR. Aldone ĉiuj premitoj gajnos: a) bazan membrecon en UEA por la kuranta jaro (se ili ne jam estas individuaj membroj de UEA); b) elektronikan abonon al la revuo Kontakto por la kuranta jaro (se ili ankoraŭ ne abonas aŭ ne aĝas sub 36 jarojn); kaj c) la eblon esti intervjuita por la revuo Esperanto. Kaj ĉiuj ekzameniĝintoj, kiuj sukcesis en ajna nivelo, sendepende de la konkurso, ricevos senpagan abonon por la magazino Monato.

Alvoko al landaj asocioj kaj individuoj:

Ĉiuj landaj asocioj de UEA estas alvokataj garantii la aliĝon de almenaŭ unu kandidato por la konkurso. Se landa asocio deziras ricevi informon pri la nombro de kandidatoj el sia lando, oni skribu al Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den.. Individuoj estas kuraĝigataj kontakti siajn landajn asociojn por informi pri konkursanteco. Individuoj el landoj sen landa asocio estas aparte kuraĝigataj partopreni por reprezenti sian landon. Individuoj aŭ landaj asocioj, kiuj volas partopreni, sed frontas iun financan baron, bv kontakti al Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den. por prezenti sian situacion - kiun UEA analizos kun la celo trovi solvon por garantii la partoprenojn.

Donaci por la konkurso:

Donacoj por subteni eventuale nepagipovajn kandidatojn aŭ la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj bonvenas al la Konto Eduko de UEA: uea.org/alighoj/donacoj/eduko. Por referenco: kotizo de kompleta ekzameno por la C2-nivelo kostas inter 70 EUR kaj 130 EUR. UEA antaŭdankas ĉiujn kaj ĉiomajn donacojn al la Konto Eduko - donacintoj aperos en la oficiala informilo de la revuo Esperanto.

Informoj pri la C2-nivela ekzameno kaj senpagaj provtestoj:

Pri la konsisto kaj postuloj de la C2-nivela ekzameno eblas legi informojn ĉi tie: edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj/c2. Ĉiuj interesatoj povas senpage trapasi provteston pri ambaŭ partoj de la ekzameno, mendebla ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj.



Korespondpeto

image.png

Sveda Esperanto-Federacio ricevis manskribitan leteron de hispan(in)o. Kiu volas korespondi paper-letere. Ŝli skribas: ”Mi estas eŭska mezlerneja instruisto, esperantiĝita de antaŭ pli ol dek kvin jaroj kaj partoprenanto de la Esperanto Asocio de Bilbao. …

Mi ne ŝatas la troan tujecon, la kontraŭnaturan nepersonecon de Interreto. Kvankam mi ankoraŭ estas jun ami preferas la paperajn leterojn, la senpaciencan atendon de la respondo, la neripeteblan belecon de la manskribita kaligrafio.


Mi interesiĝas pri historio, filosofio, lingvistiko, literaturo, arto … kaj mi tre ĝojus se mi povus komuniki kun esperantistoj de via lando kaj, tiamaniere, koni kaj lerni ion pli pri via lando, kulturo, tradicioj, lingvo … ktp.”


La adreso estas:

Edorta Moreno Martín

Calle Regales 12A, 5°C

48980 Santurtzi

Spain







AL LA MEMBROJ DE UEA: ELEKTOJ EN 2025

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1220
2025-03-15


INFORMO DE LA ELEKTA KOMISIONO AL LA MEMBROJ DE UEA: ELEKTOJ EN 2025

Kadre de la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, kiu okazos de la 19a ĝis la 26a de julio 2025, la Komitato de UEA elektos novan estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn.

Laŭ la elekta regularo de UEA la Elekta Komisiono “anoncas publike [...], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por “komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian validecon”.

Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke " por la elektoj de komitatanoj C kaj estraranoj, validas nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de pli konkreta agadprogramo) de la kandidato. "

Interesitoj sendu la bezonatajn dokumentojn kune antaŭ la 15-a de majo 2025 al almenaŭ unu el la membroj de la Elekta Komisiono.

La Elekta Komisiono Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den.

Guy Matte

Margarita Zelve

Michela Lipari

Thomas Bormann



Indonezio rolas tutmonde per la junulara kongreso

TEJO, kunlabore kun UEA, lanĉis donackampanjon por ebligi la amasan partoprenon de junaj esperantistoj el Azio kaj Oceanio en la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK)kiu okazos en Indonezio de la 9-a ĝis la 16-a de aŭgusto. Ni petas vian plej vastan kaj malavaran subtenon al nia iniciato.

La IJK en Indonezio estas la unua IJK en Sudorienta Azio depost 13 jaroj kaj la unua ekster Eŭropo post 8 jaroj. Ekde la IJK 2012 en Vjetnamio, multaj junuloj intertempe ekaktivis en Filipinoj, Indonezio, Orienta Timoro, Nepalo ktp. (Mi mem estas unu el tiuj junuloj.) Ni celas sendi ilin al la IJK, kie ili povos konatiĝi kun aktivuloj el aliaj mondopartoj kaj ĉeesti seminariojn kaj aliajn edukajn kaj kapabligajn aktivaĵojn. Espereble, kun tiuj spertoj, niaj junuloj revenos al siaj landoj kiel celkonsciaj, spertaj kaj inspiritaj aktivuloj kiuj daŭrigos la disvastigon de Esperanto en loka nivelo kaj iam eĉ iĝos la estontaj gvidantoj de TEJO kaj UEA.

Multaj junuloj ne disponas pri financaj rimedoj por vojaĝi al la IJK. En la lastaj IJK-oj, azianoj kaj oceanianoj estas inter la malplej reprezentataj grupoj: en IJK 2023 (Italio) partoprenis 7 homoj, dum en IJK 2024 (Litovio) partoprenis nur tri homoj. En ambaŭ kazoj, plejparto de ĉeestintoj povis veni dank' al la subteno de TEJO. 

En 2025, ni esperas ŝanĝi la situacion: ĉi-jare, azianoj kaj oceanianoj estos la steluloj de nia kongreso. TEJO utiligos sian fonduson Partoprenu IJK-n, sed ĝia bonhavo estas limigita. Tial ni alvokas al via bonkora subteno kaj esperas, ke vi donacos al la fonduso.

UEA estas partnero: por ĉiu eŭro donacita, UEA donacos unu eŭron, ĝis € 2 000. Ni celas atingi minimume € 8.000, kiuj devos sufiĉi por 20 junuloj el diversaj mondopartoj. Ni esperas ke vi opinios, ke partoprenigi junulojn en la IJK estos bona, farinda investo. Partoprenigi pli da junuloj signifas pligrandigi la kongreson, kiu havos bonan efikon ĉe lokaj kaj landaj instancoj kaj komunikiloj, kiuj scios pri la kongreso. 

Por scii pli, iru al la paĝo de la kampanjo: mallonge.net/subtenu-ijk2025. Sur tiu paĝo ni afiŝados pri ĝia progreso. Donacoj faritaj per GoGetFunding la platformo forprenas 4% pro administraj kostoj, tial ni konsilas donaci ekster ĝi per diversaj pagmetodoj ĉe ijk2025.tejo.org/pagmetodoj/

Albert Stalin Garrido

Por donaci per via UEA-konto, ĝiru al la konto "ijkb-b" kun la priskribo: Donaco PPIJK + Via Nomo/'Anonima Donaco. Eblas ankaŭ per via bankkarto en ĉi tiu paĝo. Homoj kiuj donacos almenaŭ €5 aperos en nia listo de subtenantoj, krom se ili petas esti anonimaj. 



3-a reta evento “Junuloj kaj Lingvoj”

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1219
2025-02-25


3-A RETA EVENTO “JUNULOJ KAJ LINGVOJ” DE TEJO, 1-2.03.2025

La 21-a de februaro, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, estas tre kara dato por la tuta esperantista movado. La novaj generacioj aparte aprezas tiun memortagon kaj pro tio TEJO organizas la 3-an “Junuloj kaj Lingvoj”, en 1-a kaj 2-a de marto 2025, por rekonfirmi sian sindevigon al la plifortigo de lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto.

“Junuloj kaj Lingvoj” estas nova reta evento, kiu okazas ekde 2023. Dum “Junuloj kaj Lingvoj” la partoprenantoj prelegas, diskutas aŭ prezentas ion interesan pri sia gepatra lingvo per Esperanto. Do malkiel aliaj retaj esperantistaj eventoj ĝi estas per Esperanto kaj ne pri Esperanto. Ĝi kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj en afabla etoso emas lerni pri lingvoj kaj kulturoj per amikema interagado kun aliaj samideanoj. La evento plene malfermas al la partopreno de esperantistoj sendepende de aĝo kaj membreco en organizoj.

Se vi ŝatus kontribui, bonvolu plenigi la proponformularon: https://docs.google.com/forms/d/1WF2TznhpMt-ftXRaygV9_Tz0PbNcT_-c9xHc08L3qu0

Kiam ĝi estos finpreta, la programo de la evento konsulteblos en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/3cc5eb.

TEJO antaŭĝojas pri via ĉeesto! UEA kuraĝigas al ĉiuj por subteni TEJO-n: (1) se vi aĝas malpli ol 36 jarojn, aliĝi kiel membro de TEJO (preferinde kiel membro abonanto); (2) se vi aĝas 36 jarojn aŭ pli, aliĝi kiel patrono de TEJO – por (1) kaj (2) uzu la retan aliĝilon (https://uea.org/alighoj/alighilo) – aŭ alternative simple aboni la revuon Kontakto per la abonilo (eblas aboni papere aŭ elektronike; abonoj haveblas ekde nur 6 EUR jare por ekonomie evoluantaj landoj kaj nur 12 EUR jare por ekonomie evoluintaj landoj).




110-a UK, Brno: Dua Bulteno kaj mendilo haveblas rete

110-A UK, BRNO: DUA BULTENO KAJ MENDILO HAVEBLAS RETE – JAM EBLAS ALIĜI ANKAŬ AL LA INTERNACIA INFANA-ADOLESKANTA KONGRESETO

Dua Bulteno
La Dua Bulteno de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) haveblas rete: uk.esperanto.net/2025/duabulteno.

Ĉi-jare la UK okazos en Brno, Ĉeĥio ekde la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo) kaj – plej grave – prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn kaj ekskursojn. En la paĝo de la UK disponeblas kaj foliumebla versio kaj la elŝutebla PDF-versio.

Mendilo
Ĉiu kongresano ricevis retpoŝte personan ligilon por la reta mendilo. Per tiu ĉi ligilo eblas ankaŭ redakti la mendon poste, elŝuti sian invitilon, aktualigi sian nomŝildon kaj ŝanĝi sian elekton pri apero en la listo de aliĝintoj kaj la Kongresa Libro.

Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto (IIK)

Jam eblas aliĝi al la 53-a IIK! Ĝi okazos samtempe kun la UK, proskime al la UK-ejo. La IIK estas perfekta ŝanco por viaj infanoj sperti Esperanton en internacia medio kaj trovi amikojn el la tuta mondo. Pliaj infomoj kaj la aliĝilo troveblas ĉe iik.uea.org.

Societo Zamenhof (SZ)

Anoj de SZ estas invitataj al aparta akcepto dum la Universala Kongreso, krom ricevo de speciala cirkulero de la Prezidanto de UEA. UEA invitas ĉiujn membriĝi en Societo Zamenhof – mecenata fondaĵo, celanta doni financan apogon al UEA. Por membriĝi bv. aliri uea.org/alighoj/alighilo.

Partoprenu UK-on

Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110-a UK, anoncu vin pere de tiu formularo. Per la Fondaĵo Partoprenu UK-on UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj. La limdato por kandidatiĝi estas la 28-a de februaro 2025. Ĉiujn detalojn trovu ĉe uea.org/gk/1211.

Bonvenon al Brno! Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la 110-a UK, povas tion fari per uk.esperanto.net/2025/. Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la UK-paĝojn en Facebook kaj Instagram kaj aliĝu al la aktiva Telegram-grupo.



Internationella modersmålsdagen

Internationella modersmålsdagen

Den 21 februari är internationella modersmålsdagen, en temadag som instiftats av Unesco för att främja språklig mångfald. Universala Esperanto-Asocio (UEA) uppmärksammar också denna dag och framhåller esperanto för internationell kommunikation som ett sätt att bidra till denna språkliga mångfald, att alla språk är lika mycket värda och att "mötas på halva vägen" snarare än att talare av mindre språk ska böja sig för talare av större språk.

Medlemsmöte om ändrad medlemsavgift

Medlemsavgiften har under många år varit oförändrad medan externa faktorer som exempelvis portokostnaden för att skicka ut medlemstidningen La Espero ökat för varje år. Vi bjuder nu in samtliga medlemmar till ett möte för att kunna diskutera en eventuell höjning av medlemsavgiften på årsmötet i mars.

Mötet sker i den vanliga Zoom-kanalen, på den vanliga torsdagsträff-tiden den 23 januari kl. 19.00. Se evenemanget i Kalendaro här:

https://intere.se/index.php/kalendaro/31-medlemsmoete-om-medlemsavgifter/2025-01-23-19-00

Har du inte Zoom-länken sen tidigare (samma som till t.ex. årsmötet) så kontakta styrelsen för att få den!