Bonvenon!

  • Elfino
  • Författare till inlägg
  • Offline
  • Admin
  • Admin
  • Administranto de la Diskutejo
Mer
11 månader 4 veckor sedan #1 av Elfino
Bonvenon! skapades av Elfino
Funkciigata de la Sveda Esperanto Federacio, ni invitas membrojn esperantistajn de la tuta mondo.

La ĉefa celo por Diskutejo estas ebligi komunikadon inter membroj de SEF kaj la najbaraj landoj por vigligi kunlaboron en Nordio. Ni ankaŭ bonvenas iun ajn aktivecojn de internaciaj kontaktoj interesitaj en la Nordiaj movadoj.

Ĉi tie ni ne havas moderantojn. Ni estas plenkreskuloj kiuj emas interagadi en samspeca etoso kiel en kongreso aŭ alia esperanta aranĝo. Tamen, povas okazi ke temo evoluiĝas al fajroŝtormo. Se tio okazus, ni havas manieron trankviligi kverelojn. Kafumado. Tiu kiu sentas ke diskuto fariĝis flama rajtas reagi per Voko al kafumado. Se almenaŭ tri membroj dum tri konsekvaj tagoj vokis kafumadon, la batalantoj estas petataj silenti dum tri tagoj, por lasi al nebatalantoj redaŭrigi la temon.

Be Logga in ansluta till konversationen.

Sidan laddades på: 0.195 sekunder
Powered by Kunena Forum