Traduko al Esperanto de tiu ĉi retejo

Mer
7 månader 2 veckor sedan - 7 månader 2 veckor sedan #18 av Stella Lindblom
Ekde la komenco de Septembro 2024 ni oficiale komencas uzi Intere.sen denove.

La stato de la tradukado
La reteja platformo Joomla mem troviĝas plene svedlingve, sed la Esperanta traduko malfruiĝas. Ili okazas en la traduka servo Crowdin . La tuta traduko ampleksas 162 648 vortoj. Al la Esperanta traduko ankoraŭ mankas 50 238 vortoj momente. 69% pretas.

La traduko por la servo Kalendaro tute pretas kaj svedlingve kaj Esperante ( iCagenda ).

(Interesa fakto: hodiau mi mem finfine elŝutis la lingvodosierojn de kaj la sveda kaj Esperanto de ICagenda. Tamen, kelkaj aliaj jam elŝutis la dosierojn. Memoru ke nur administrantoj de retpaĝoj uzante la Joomlan platformon havas uzon de tiaj dosieroj. Sed jam 3 388 elŝutoj okazis. Aŭ troviĝas multe pli da esperantolingvaj retejoj uzantaj la iCagendan etendaĵon, aŭ homoj simple scivolemas. Mi esperas ke tio estas iaspeca pruvo ke mia supozo pri normaligo de Esperanto per programa tradukado kaj "inversa varbado" fakte funkcias.)

La traduko por la servo Blogo tute pretas svedlingve por la fronta flanko, sed malgraŭe troviĝas kelkaj vortoĉenoj kiuj obstine kaŝas sin ie en la dosiera amaso. Ni solvos. La Esperanta versio venos. (RSBlog!). Iu "tradukis" al la Sveda, sed nur eble 10%, sed tamen oficiale estas svedlingva traduko de RSBlogo!. Ni prilaboras propran dosieraron por poste sendi al ili por korekti tiun problemon.

La traduko de la servo Diskutejo de la etendaĵo Kunena 6 okazas ankoraŭ. Planoj estas pretigi la svedlingvan version kiom eble plej rapide. Tradukado okazas en Transifex kaj la ĉef-administranto por intere.se nur havigis al si la rajtojn al la svedaj dosieroj la 23an de Aŭgusto 2024, ĉar la svedaj tradukantoj ne plu aktivas. La laboro daŭrigos. Bedaŭrinde nur eblas vidi la dosierojn kaj sukcesan gradon por ensalutintoj.

Baldaŭ estos servo por Kontakto kaj peto de stipendioj k.s. La etendaĵo nomiĝas FlexiContactPlus kaj ties tradukoj pretas, sed la formularoj ankoraŭ ne pretas.
 
Last edit: 7 månader 2 veckor sedan by Stella Lindblom.

Be Logga in ansluta till konversationen.

  • Elfino
  • Författare till inlägg
  • Offline
  • Admin
  • Admin
  • Administranto de la Diskutejo
Mer
11 månader 1 vecka sedan #3 av Elfino
Tradukado estas grava kaj postulas kapablojn, emon kaj sperton, kaj plej grave: tempon. Ĉio ne pretas, sed ni esperas ke vi povas atendi dum la laboro daŭrigas. Iom post iom vi vidos ke la laboro antaŭeniros.

Se vi havas demandojn pri la tradukado de la retejo, bonvolu demandi.

Be Logga in ansluta till konversationen.

Sidan laddades på: 0.283 sekunder
Powered by Kunena Forum