Ĝenerale pri teknika tradukado
Por povi traduki bone, oni devas distingi inter la diversaj formoj de literaturo. Beletra teksto kaj teknika teksto devas esti traktita diversmaniere por bona kaj utila rezulto. Teknika tradukado postulas klarecon kaj distingeblejojn en multe pli vasta grado ol beletra traduko.
Tradukado estas temporaba se oni ne amas vortojn. Sed ankaŭ temas pri alia kaj ege grava kialo fari tian ĉi laboron. Esperanto estas unika, sed ankaŭ ege normala. Normaligo de Esperanto, kaj disvastigo de ties uzo, postulas ke komunikilaj servoj kiel interretaj platformoj ekzistas en Esperanto. La normaligo estas formo de reklamo kaj por ne-esperantistoj, sed ankaŭ jamaj parolantoj kiuj povas uzi la internacian en pli multaj formoj.
La plej grava problemo de teknika tradukado estas ke ni kiuj tradukas ne havas bonan, oficialan komunan centron por helpi unu la alian kaj por diskuti terminojn. Helpe oni povas uzi Komputeko (komputeko.net) sed diversaj homoj havas diversajn ideojn pri kio estas plej bonaj tradukoj.
En tiu ĉi paĝaro ni provas klarigi kelkajn pridiskutindajn terminojn kaj solvojn uzatajn en la Joomla traduko. Terminoj malmulte uzataj aŭ eĉ nur uzataj en la Joomla traduko.
Ekzistas tradukoj por pluraj platformoj, kiel Firefox, Telegram, SMF (Simple Machine Forum) kaj aliaj (bonvolu kontakti nin por aldoni pliajn ekzemplojn ĉi tie). Tio estas ege bona kaj necesa afero.
Joomla
Membroj de SEF tradukis unu el la plej vaste uzataj retejaj platformoj, Joomla, al Esperanto en 2012. Esperanto estas oficiala tradukita lingvo ĉe Joomla.org, havanta Translation Team Coordinator por Esperanto. Ekde multaj jaroj, tiun rolon havas Stella Lindblom kiu transprenis la gvidadon de Cindy McKee dum la tempo venis versio 2.5 de Joomla. La antaŭaj tradukantoj rezignis pro la grandskala ŝanĝiĝo de la programo, kaj sekve la tradukado.
La ĝeneralan retradukadon faris Stella kaj Sara Török, helpe de Puff Östling, Arild Matsson, Andreas Nordström kun Roland Lindblom kaj Stellan Lagerström kiel intermitaj helpantoj pri unuopaj terminoj.
La ideo estis ke Stella mem povus prizorgi la daŭran ĝisdatigon de la tradukaj dosieroj, sed pro diversaj kialoj tio ne bone funkciis. Post la fintraduko de Joomla versio 3, okazis traduka paŭzo. Dumtempe venis la intermita versio Joomla 4 kaj eĉ la pli stabila evoluigo Joomla 5. La tradukado rekomenciĝis printempe en 2024 far Stella.
Dum la jaroj ni vidis la bezonon de kunhelpaj tradukantoj, sed inter tiuj kiuj volontulis plej ofte troviĝis komencantoj kiuj kredis ke ili povis lerni Esperanton tradukante programon. Bedaŭrinde tia lernostilo ĉefe funkcias por beletraj tekstoj kaj poezio sen la celo eldoni la rezulton, ne teknikaj terminoj uzotaj praktike kaj serioze. Ĉar la tradukado plej ofte temas pri unuopaj vortĉenoj aŭ eĉ unuopaj vortoj troviĝantaj en apartaj dosieroj kun aro da tekstolinioj, oni devas ne nur bone regi Esperanton, sed ankaŭ koni la programon por kompreni kiel traduki. Entute temas pri preskaŭ 50 000 vortoj en 519 paĝoj kun po 50 eroj. Restas 75 paĝoj en Majo 2024, kio egalas al plenhora labortempo dum unu monato, se okazas neniuj problemoj.
Etendaĵoj de Joomla ankaŭ tradukendaj
Por funkciigi la Blogon, la Kalendaron, la Diskutejon kaj aliaj servoj en niaj retejoj, ni krome uzas aldonajn programetojn specife kreitaj por Joomla. Inter ili troviĝas Kunena, iCagenda, RSBlog! kaj FlexiContactPlus. Ankaŭ tiuj etendaĵoj devas esti tradukitaj.