Interese!
Intere por aktivuloj
  • Pri Intere.se
  • Blogo
  • Kalendaro
  • Diskutejo
    • Forum
    • Senaste ämnen
    • Sök
  • Fake
    • Tradukado
  • Helpo

Helpaj artikoloj

  • Ĝenerale (0)
    • Aliro (2)
  • La Blogo (4)
  • Kalendaro (1)
    • Kiel enigi eventojn en la Kalendaro? (1)
  • Diskutejo (0)
  1. Du är här:  
  2. Hem
  3. Helpo
  4. La Blogo

Elekto de komitatanoj B de UEA: kandidatiĝu!

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1204
2025-01-04

ELEKTO DE KOMITATANOJ B DE UEA: KANDIDATIĜU!

En 2025 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2025–2028. Parto de ĝi estos la elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art.24)) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.

La Ĝenerala Regularo (art. 8.2) difinas: “Kandidato deklaras skribe sian pretecon kandidatiĝi, aldonante biografieton kaj deklaron pri siaj movadaj celoj, kiuj kune ampleksas maksimume 150 vortojn. Por esti valida, kandidato devas ĝis la limdato ricevi skriban subtenon de 10 individuaj membroj el minimume 3 diversaj regnoj, en maniero kiu konformas al la preskribo en la anonco de la elektoj.”

Kompletaj proponoj atingu la Centran Oficejon de UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ĝis la 31-a de januaro 2025. Proponoj devas esti subskribitaj, do eblas uzi poŝton, fakson: +49 30 364280169, aŭ retpoŝton: Den här e-postadressen skyddas mot spambots. Du måste tillåta JavaScript för att se den. (oni sendu skanaĵon de subskribita papera dokumento, aŭ elektronike subskribitan dokumenton).

Por faciligi la kolekton de subtensubskriboj vi trovas formularon ĉe: https://mallonge.net/1hh. Uzo de la formularo ne estas deviga. Eblas subteni per iu ajn subskribita dokumento.

Ĉiu kandidato devas esti IM de UEA dum la du antaŭaj jaroj (t.e. 2023 kaj 2024) kaj, se elektita, resti IM tra la tuta oficperiodo. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Komitatano, kiu persone ĉeestis neniun komitatkunsidon dum la du lastaj oficperiodoj, ne estas reelektebla.

Se ne estos pli ol kvin kandidatoj, ili ĉiuj estos elektitaj sen voĉdonado. Se la nombro estos pli granda, la individuaj membroj elektos kvin komitatanojn B per reta / poŝta balotado.

Kiel aldoni artikolojn al La Blogo?

Eblas aldoni artikolojn aŭ per ensaluto kaj verkado ene de la instalaĵo. Aŭ eblas sendi artikolojn per retpoŝto de permesitaj retpoŝtadresoj.

Por verki per la retejo mem, verkanto devas havi specialajn rajtojn publikigi blogajn artikolojn kaj ensaluti la retejon por uzi la servon.

Por sendi per retpoŝto, verkanto devas havi specialajn rajtojn kaj permesojn por sendi artikolojn al specifa retpoŝtadreso uzata unike por tiu ĉi servo.

Pli da informoj pri la detaloj haveblas en la Helpejo por ensalutintaj membroj.

Kiuj povas verki en La Blogo?

Fidindaj individuoj kiuj volas kaj povas aŭ aldoni informojn de ekstere, aŭ mem verki utilajn kaj interesajn tekstojn.

Por membroj ĉe Interese, eblas aldoni novan noticon en la Diskutejo kun artikolo publikindan. Tio eblas por unuopaj artikoloj.

Eblas por verkemuloj presenti sin al la administrantoj, petante la alirrajtojn sufiĉajn por mem verki kaj publikigi artikolojn.

Underkategorier