Partoprenu la Unuan Tanzanian Esperanto-Safaron, kiu vojaĝigas vin de Daresalamo tra la Nacia Parko Saadani, Ngorongoro, Serengeto, la Esperanto-Mezlernejo en Marambeko al Mŭanzo, kie vi partoprenos la Unuan Landan Kongreson de Esperanto en Tanzanio post la 109-a UK. Tio estas unika okazo sperti la senkomparan pejzaĝon, plantaron kaj bestaron de Tanzanio kaj konatiĝi kun ties juna kaj vigla Esperanto-movado. Unu fojon en via vivo vi nepre devas viziti Tanzanion, kie vivis antaŭ du milinoj da jaroj en Ngorongro la unuaj homoj. Ĉar la homaro estiĝis en Tanzanio, fakte iel ĉiuj homoj sur la Tero estas Tanzanianoj. Do venu hejmen!
https://allsprachendienst.ch/esperanto/files/Unua-Tanzania-Esperanto-Safaro-Broshuro_5zmly0dz.pdf
La evento ankaŭ taŭgas por komencantoj aŭ komencontoj de Esperanto, ĉar dum la safaro intensive instruos Esperanton. Do, se vi venas kun via partnero, kiu ankoraŭ ne scipovas nian lingvon, ŝi aŭ li post reveno ankaŭ estos esperantisto.
Kun amikaj salutoj
Didi Weidmann
Boko Magengeni, Good Neigbourhoud Street. Mbweni, Kiondoni. Dar Es Salaam
P.O.Box 60285 Kawe Dar Es SaLaam
Tel. +41796102572 (Schweizer Mobil-Nummer, D.M. Weidmann)
Tel. +255 760 093 754 (Mobil-Nummer Tansania, D.M. Weidmann)
E-Mail:
Adresse Schweiz: c/o Allsprachendienst Esperanto GmbH, Freiestrasse 24a, 8610 Uster
Festnetz Schweiz (wird zu mir umgeleitet zum Schweizer Lokaltarif) +41 44 251 50 25
