6-15 julio: Maratona E-kursaro en la franca Esperanto-kastelo Greziljono

10-a Maratona Esperanto-kursaro
kun Tutmonda KER-ekzameno
38-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 6-a de julio ĉ. 18h, ĝis merkredo, 15-a de julio 2026 tagmeze 
en la franca Esperanto-kastelo Greziljono 

  • KURSOJ
    • Marion Quenut (Francujo) : Ni kuneku ! Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-A2)
    • Frank Lappe (Germanujo) : Ni daŭrigu kune ! Kurso por progres-antoj kaj progresintoj (B1-B2)
    • Koutny Ilona (Poznano, Polujo) : Leksika pliriĉigo kaj diskuto pri aktualaj temoj ; Lingvo kaj kulturo ; Interkultura komunikado (C1-C2)
    • Edukado.net :  Tutmonda KER-ekzameno, skriba parto 2026-jul-11 9h
    • IEK-38 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
  • AKTIVAĴOJ
    • Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado) 
    • Promenado en la parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo al : apotekejo Baugé, kastelo Le Lude, dolmeno Pontigné, kastelo Montgeoffroy, ludejo Boule de Fort, artfajraĵo je 07-14 ...

Kurso de supera nivelo C1-C2

  • Konversacia kurso por lingvolernantoj kaj -instruistoj, kiuj bone regas Esperanton por diskuti pri interesaj kaj aktualaj temoj kiel rolo de familio kaj vivi sole, generaciaj konfliktoj, sana vivo kaj malsanoj, artefarita intelekto en nia vivo, ktp. Partoprenantoj povos sisteme pliriĉigi sian vortotrezoron en la traktitaj terenoj (uzante la retan temvortaron de la kursgvidanto), ekkoni interkulturajn diferencojn, ankaŭ klarigi tiklajn gramatikaĵojn.
  • Aldone posttagmeze aŭ vespere okazos prelegoj pri lingvo kaj kulturo.

  • Ilona Koutny naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 ŝi vivas en Pollando. Ŝi doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE, HU), kie ŝi instruis dum jardeko ĉe la Esperanto-fako. Ŝi habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (AMU, PL), kie ŝi gvidis la Hungaran Katedron kaj dum 26 jaroj ankaŭ la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn. Nun profesoro emerita. Esplorterenoj : internacia kaj interkultura komunikado, lingvo kaj kulturo, esperanta gramatiko kaj leksikografio. Publikigas en pluraj lingvoj (kelkajn publikaĵojn vd en la retejo de la Studoj).

Kurso de meza nivelo B1-B2 « Paroligo »

  • Frank Lappe estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
  • Ĉi tiu kurso celas progresantojn aŭ progresintojn, kiuj ne jam facile parolas Esperanton.
  • La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
  • La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
  • Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
    Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.

Kurso de baza nivelo A1-A2 « Ni kuneku ! » nur 2026-jul-06/13
  • Marion Quenut estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan kaj la francan por eksterlandanoj en Tuluzo kaj rete. Pro pasio pri lingvoj, ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio kaj en diversaj esperanto-renkontiĝoj.
  • Ŝia kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed aliaj kompetentoj (komprenaj, skribaj) estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.


Legu pli en gresillon.org/m
Aliĝu en gresillon.org/al

Vi povas iĝi societano de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono.
Amike, Berto Ŝuman



Authors

Ann-Louise Åkerlund