Jacob Nordfalk prelegos pri TRE GRAVA TEMO 5/10
Dum la pasinta jaro forte viglis la eŭropajn fortojn por cifereca sendependiĝo, precipe pro la ŝanĝiĝanta sinteno de la usona registaro: Ĉu Trump povus haltigi niajn telefonojn kaj komputilojn, se li volas perforte konkeri Gronlandon?
Kiel eŭropanoj, ni iĝis profunde dependaj de usonaj teknologiaj gigantoj, kiuj kontrolas niajn datumojn, komunikadon kaj digitalan vivon. Sed nun, movadoj tra Eŭropo luktas por redoni al ni la kontrolon: de popolaj kampanjoj kiel Tago de Cifereca Sendependeco ĝis teknikaj alternativoj kiel Mastodon kaj la Fediverso.
Ĉu ni povas liberiĝi de la monopolo de Microsoft, Apple kaj Meta? Kiaj estas la realaj defioj – teknologiaj, politikaj kaj ekonomiaj – kaj kiel eŭropaj iniciatoj provas superi ilin?
En la prelego ni esploros la historion, la nunajn batalojn kaj la estontecon de cifereca aŭtonomeco en Eŭropo.
Publika dosierujo kun lumbildoj, notoj, ligiloj ktp troviĝas ĉe https://drive.proton.me/urls/9J2N9WZ0TG#vZcMQVGRGZ6A
La aranĝo okazas ĉe PROSA - aliĝu ĉe: https://www.prosa.dk/arrangementer/arrangementer-detalje?eventId=f9a8cb26-f6a2-f111-9184-426a46ee5e17 (NE DEVIGA, nur por montri vian intereson).
LOKO: PROSA Vester Farimagsgade 37A
Proksime al Vesterport S-stacio kaj Rådhuspadsen
Vidu ankau Eventa Servo ĉe https://eventaservo.org/europo/danio (OGSÅ FOR BESKRIVELSE PÅ DANSK)
Amike
Bent Jensenius
20 27 08 39
Norvega Esperantista Ligo erbjuder nybörjarkurs i esperanto
Nybegynnerkurs i esperanto
aug. 30, 2026
Har det blitt lite reising og sosial stimulering de siste par årene? Har du lyst til å møte mennesker fra mange land, både fysisk og virtuelt? Kunne du tenke deg å prøve noe helt nytt?
Nybegynnerkurset i esperanto går på Zoom over fire onsdagskvelder fra kl. 20:00 til 21:00. Oppstart er onsdag 30. september 2026. Kurset koster 200 kr for ungdom (under 35 år), studenter og arbeidsledige, ellers 300 kr. For medlemmer i Norsk Esperanto-Forbund, nye som gamle, er kurset gratis (medlemskontingent 390 kr, men 260 kr for de under 35 år). Vipps til 619938.
Ved interesse fortsetter kurset fire ekstra kvelder fra 4. november uten ekstra kostnad.
Du snakker ikke flytende esperanto etter fire uker, men du får en smakebit av språket og kulturen og et godt grunnlag for å lære mer. Ved interesse blir det oppfølgingskurs videre ut over høsten. Kursansvarlig er profesjonell tolk og oversetter Marianne Lund.
Påmelding og info: Send en e-post til
Esperanto er et lettlært, internasjonalt språk som snakkes over hele kloden. Ikke av så veldig mange, riktig nok, men mange nok til at du får tilgang til et stort nettverk av interessante mennesker, til litteratur, musikk, kulturfestivaler, nettarrangementer, podkaster og brevskriving.
Lyst til å vite mer?
Du får et inntrykk av språket på kurs-nettstedet www.lernu.net, eller du kan sjekke kurset https://esperanto12.net/no/. Er du utålmodig, kan du kanskje teste ut esperanto-versjonen av Duolingo?
LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta
LibreOffice iĝas eĉ pli Esperanta
|
vizito en Upsalo
23-a Novjara Renkontiĝo (NR), Wiesbaden, 2026/27, 27a de dec. ĝis 3-a de jan
Saluton, karaj jam-aliĝintoj kaj karaj ne-jam aliĝintoj al la venontaj NR kaj NIS,
intertempe aliĝis jam 24 homoj al la venonta jarfina renkontiĝo en Wiesbaden.
https://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr23.php
kaj https://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis16.php por la aĝogrupo 12 - 35 jaroj
Ĉu eble ankaŭ vi ŝatas kunfesti kun ni?
Jen ni invitas vin al la
23-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj
16-a Novjara Internacia Semajno (NIS, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj)
de la 27-a de decembro 2026 ĝis la 3-a de januaro 2027
denove en Wiesbaden ĉe Rejno, 40 km okcidente de Frankfurto/Majno,
en la junulargastejo, en kiu ni jam plurfoje kaj tre agrable kunestis jarfine.
Informa paĝo https://esperanto.land/nr/#nr
Aliĝilo https://esperanto.land/nr/alighilo.shtml#alighilo
Unuaj aliĝintoj https://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr23.php
kaj https://esperanto.land/nis/partoprenantoj_nis16.php
Ni atendas ankaŭ ĉi-foje proksimume 150 ĝis 180 partoprenantojn el dekkvino da landoj.
Programo:
Prelegoj, diskutoj, laborgrupoj, lingvokursoj, manlaboro, sporto, koncertoj, ekskursoj ...
kaj kafejo/drinkejo :)
Certe ankaŭ ĉi-foje ni sukcesos kunmeti belan kaj varian programon, kiel pasintjare kaj dum la antaŭaj NR-oj.
Fino de la nuna aliĝperiodo: lundo, 14-a de septembro 2026
kaj multaj pliaj iom poste,
kaj ke estos denove bela renkontiĝo kun multaj plezuro kaj ekscio por ĉiuj ĉeestantoj :)
Lu
-- Lu Wunsch-Rolshoven EsperantoLand Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686 Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686
Invito al ekskurso en Kopenhago
KALENDARO DE KEK, AUTUNO 2026
Dimanĉo 23. augusto je la 11a horo
SOMERA EKSKURSO/PIKNIKO EN VALBYPARKEN
Ni renkontos je la busterminalo de buslinio 19 (kiu veturas tra Kopenhago) je la trafikrondo ĉe la angulo Hammelstrupvej/Tudsemindevej
Kunportu manĝaĵon kaj trinkaĵon.
Ni vizitos kelkajn el la 17 temaj ĝardenoj (temahaverne) i. a. la H C Andersen orienta ĝardeno, la islama ĝardeno kaj la akva ĝardeno.
. . . kaj ni faros lingvan kvizon
Estas publikaj necesejoj kaj ni povas trinki kafon en la apuda kafejo (ĝi nomiĝas Picniq, tamen, oni ne rajtas pikniki tie)
Eble ni promenas ĝis la nova plaĝo en Valbypark.
Estas senpaga parkumado en kaj ĉirkau la parko.
Se estus problemoj voku al
Bent 20 27 08 39
P.S. Antaŭ multaj jaroj okazis vere teruran aferon en Valby. Multaj homoj kredis ke falis atombombon kaj mi mem spertis tion je la distaco de 15 kilometroj. Mi rakontos pri tiu terura tago.

