Krei novan konton

Bonvolu peti konton en la Diskutejo per aliĝo ĉi tie

Ni nur akceptas Esperantistojn al nia Diskutejo. Por protekti ĝin kontraŭ truduloj kaj troloj, ni petas vin plenumi la suban formularon laŭ la instrukcioj.
Via peto estos mastrumota de administranto kiu malfermos vian konton.
Bonvolu tralegi la jenan tekston por korekte aldoni viajn detalojn.

Se vi ne intencas sekvi la postulojn kaj respekti Intere.se kaj ties membrojn, bonvolu ne membriĝi.

 

Kontakti administranton por raporti erarojn aŭ ŝanĝi pasvorton

Ĉu vi volas ŝanĝi vian pasvorton, aŭ ĉu vi havas problemojn uzi la Diskutejon aŭ aliĝi al ĝi. Bonvolu kontakti nin per la retpoŝtadreso reto (a) esperantoforbundet (.) se.

 

Ĉu vi volas uzi Intere.sen?

Ni kreis Intere.se por havi kvazaŭ Kontantan Kongreson kie povas esperantistaj aktivuloj renkontiĝi kaj kunlabori.

Ni celas krei retejon kiu povas servi kiel kunligilo inter aktivuloj en Esperantujo, havante servojn por faciligi kunlaboron.

Ne estas sekretarioj aŭ moderantoj ĉi tie. Ĉiuj membroj mem respondecas pri sia enhavo. 

Krome, se viaj detaloj ne sekvas niajn petojn, ni tuj forigos la konton. Se vi kreis konton sed neniam ensalutis, ni forigos ĝin post jaro. Se vi iam ensalutis, sed ne plu, ni forigos vian konton post du jaroj. Se vi estas aktivulo kies konto estis forigita, kaj vi denove volas uzi la Diskutejon, bonvolu krei novan konton denove.

 

Tion ni postulas de vi!

  • Ni postulas ke vi estas seriozulo kiu aktivas en kaj por Esperanto.

  • Ni postulas konduton de la membraro kvazaŭ ni estas en fizike okazanta kongreso.

  • Ni postulas ke vi uzu vian propran plenan nomon. (Se vi estas konata en la movado sub alia nomo ol via oficiala nomo, bonvolu uzi la kaŝnomon interkrampe kune kun via korekta nomo. Nur la administrantoj por Intere.se havas fantaziajn nomojn.)

 

Tion ni promesas al vi!

GDPR

Ni nur konservas tiujn personajn detalojn en nia datumbazo kiujn vi mem aldonis. Normale tio estas kvar eroj: via nomo kaj retpoŝtadreso, via ensaluta karesnomo kaj via pasvorto. Eblas aldoni pliajn detalojn en la persona profilo, sed pri tio ĉiu uzanto mem decidas.

Intere.se estas memstara servo de SEF (Sveda Esperanto-Federacio) por esperantistoj kiuj interesiĝas kunlabori por, per kaj pri Esperanto. Nek SEF nek la administrantoj uzas la personajn detalojn por iu ajn kialo krom rekta kontakto kun uzantoj pro administraj kialoj. Ni neniam disdonos viajn detalojn al iu ajn.

 

Ĉu vi jam havas konton?

Se vi ne havas problemojn, eblas tuj ensaluti ĉi-sube.

Se vi jam provis ŝanĝis vian pasvorton malsukcese, kontaktu nin por ricevu helpon! ( reto (ĉe) esperantoforbundet (.) se )